El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

En Pekino okazis la lanĉo de la libro Esploroj pri la Historio de la Ĉina Esperanta-Movado

| 2015-06-01
Bookmark and Share

    Je la 9-a kaj duono de la 30-a de majo, en Pekino okazis la lanĉo de la libro kompilita de Hou Zhiping, veterana esploristo de la ĉina Esperanto-movado: Esploroj pri la Historio de la Ĉina Esperanta-Movado. Al la ceremonio ĉeestis estraranoj de El Popola Ĉinio (EPĈ), la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), la Ĉina Radio Internacia (ĈRI) kaj Esperanto-asocioj pekina, tianjin-a, sichuan-a kaj multaj pekinaj esperantistoj. La kunvenon prezidis Nan Youli, prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio (PEA).

 

 

    Hou Zhiping, en sia parolo dum la ceremonio, dankis esperantistojn kiuj donis al li helpojn dum la kompilado kaj eldonado de la libro. Li retrorigardis kaj rememoris sian Esperanto-lernadon, spertojn kaj kreskadon en EPĈ plena de la Esperanta etoso, kaj diris ke li certe daŭrigos sian laboron serĉi, kolekti kaj reordigi la historiajn materialojn de la ĉina Esperanto-movado. La laboro, kvankam peniga, tamen konservos al ni la tutan memoron de la movado sub la verda stelo.

 


Floroj donacitaj al la aŭtoro

 

    Sekve, veteranaj esperantistoj per gratulaj paroloj alte taksis la valoron de la libro kiu papere registras la gravan historion de nia afero en Ĉinio kaj dankis Hou Zhiping pro lia sindediĉa penado por Esperanto. Ili ankaŭ substrekis, ke la libro helpos al la juna generacio lerni pri la historio de la disvolviĝo de Esperanto en nia lando.

 

    Fine de la ceremonio, petite de ĉeestantoj, Hou Zhiping donis subskribon al ekzempleroj de la libro.

 


Kunfotiĝo post la kunveno

 

    La libro, eldonita helpe de PEA, estas kompilaĵo de Hou Zhiping pri la historiaj materialoj kaj fruktoj de esplorado pri la Esperanto-movado kolektitaj de li dum la lastaj jaroj. La libro konsistas el 4 partoj: La unua ĉapitro, "Pri Esperanto kaj la Esperanto-movado", donas koncizan klarigon pri la historio de nia afero; la dua ĉapitro, "Ĉinaj famuloj kaj Esperanto", estas artikoloj pri la kontribuoj al la Esperanto-movado fare de konataj ĉinoj kaj pri la subtenado al Esperanto fare de la ĉina registaro; la tria ĉapitro, "La Esperanto-movado en Pekino", prezentas la disvolvadon de Esperanto en Pekino; kaj la lasta ĉapitro, "Gravaj dokumentoj de la Esperanto-movado", listigas diversajn dokumentojn pri la historio de Esperanto-movado en la tuta Ĉinio.

 

    Naskiĝinte en la jaro 1937, en 1963 Hou Zhiping eklaboris en EPĈ kiel ĉinlingva redaktoro kaj en 1988 li fariĝis ĝia vicdirektoro. Dum la pasintaj kelkdek jaroj, li neniam forlasis la taskon surŝultrigitan de li mem por la aferoj de Esperanto. Li jam eldonis dekkelkajn librojn pri la historio de Esperanto-movado en Ĉinio. Liaj kolektado, kompilado, analizado kaj fotado estas ne nur vera kontribuo al la memorado pri la ĉina Esperanto-movado, sed ankaŭ granda donaco al la esplorado de la monda Esperanto-movado.

 

    La libro estas ĉinlingva, kaj oni planas ĝin parte esperantigi.

 

Redaktoro: Xie Rufieng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments