Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

"Ĉina vento" en la Libro-ekspozicio de Usono

| 2015-06-01
Bookmark and Share


Kurbanjan Samat (la 1-a de dekstre), la aŭtoro de la libro Mi venas de Xinjiang, en la lanĉo de sia libro en Nov-Jorko, la 28-an de majo

 

    La 28-an de majo okazis en la Libro-ekspozicio de Usono por la jaro 2015 la lanĉo de la libro "Mi venas de Xinjiang" en la angla lingvo eldonita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo. La libro estas verkita de ujgura verkisto Kurbanjan Samat, kiu kolektis rakontojn de 100 ordinaraj ĉinoj, kiuj vivas en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kaj havas malsamajn naciecojn, malsamajn profesiojn kaj malsamajn aĝojn. La nova libro montras al legantoj figurojn de modernaj xinjiang-anoj, kiuj kuraĝas luktadi por realigi sian revon, kaj prezentas la veran kaj belan Xinjiang.

 


En la foto-ekspozicio pri la Dua Mondmilito "Komuna Memoro" aranĝita de Ĉinio en la Centro Javits de Nov-Jorko, la 28-an de majo
 


Dum vizito al la libro-ekspozicio pri la 70-jara jubileo de la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito en la Centro Javits en Nov-Jorko, la 28-an de majo

 

    De la 27-a ĝis la 31-a de majo okazis en la Konferenca Centro Jacob K. Javits en Nov-Jorko de Usono la Libro-ekspozicio de Usono por 2015. Kiel la ĉefa gasto de la forumo pri Bazaro de la Mondo, Ĉinio partoprenis en la libro-ekspozicio kaj okazigis demonstradon de ĉinaj libroj, simpozion pri ili kaj interŝanĝojn inter verkistoj kaj legantoj. Tio estas la plej granda interŝanĝo pri eldonado okazigita de Ĉinio en Usono post la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, kaj estas ankaŭ grava kultura interŝanĝo kadre de la altranga interkonsiliĝa mekanismo pri la kultura kaj eduka interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Usono.

 


Dum vizito al la libro-ekspozicio pri la 70-jara jubileo de la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito en la Centro Javits en Nov-Jorko, la 28-an de majo
 


Kanada komercisto en spertado de presado de la ĉina antikva ksilografiaĵo por novjaro, la 28-an de majo
 


Studento de la Zhejiang-a Universitato de Agrikulturo kaj Forstumo en konigo de la ĉina te-arto, la 28-an de majo

 

    La eksponataj ĉinaj libroj kaj rilataj ekspozicioj aranĝitaj de Ĉinio allogis amason da vizitantoj kaj legantoj. En tiu ĉi okazo multaj usonanoj konatiĝis kun Ĉinio, ĝiaj historio kaj moderneco.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments