El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

9.600 homoj eklernis Esperanton en du tagoj

| 2015-06-02
Bookmark and Share

    Du tagojn post la lanĉo de Esperanto-kurso ĉe la populara lingvolerna retejo Duolingo, la kurso jam ekhavis preskaŭ dek mil partoprenantojn. La kvanto de lernantoj do estas preskaŭ duoble pli granda ol la kvanto de individuaj membroj de UEA, kvankam la kurso ankoraŭ eĉ ne estas oficiale lanĉita, sed troviĝas en testofazo.

 

 

    La fondinto de Duolingo Luis von Ahn en prelego farita en 2012 menciis, ke la plej multaj proponoj pri lingvokursoj kiujn oni devus aldoni al la retejo ial temis ĝuste pri Esperanto. Aŭdinte tion, Chuck Smith el Berlino tuj kontaktis lin. Tiam la respondo estis, ke Esperanto ja estas en la plano, sed ke aliaj lingvoj havas prioritaton.

 

    Antaŭ ok monatoj komenciĝis la laboro por krei la kurson pri Esperanto. Chuck Smith iĝis la gvidanto de la kvinkapa teamo, kaj ĉefrespondeculo pri la kurso iĝis Ruth Kevess-Cohen el Usono.

 

    La kurso ekfunkciis en testofazo ĵaŭde la 28-an de majo je la oka horo vespere laŭ mezeŭropa tempo. Post malpli ol du tagoj la kurso jam havis 9.600 partoprenantojn, kvankam oni ankoraŭ ne aktive reklamis ĝin.

 

    – Ni simple sendis la informon al niaj "internaj" grupoj. Do, antaŭ la lanĉo 26.000 petis atentigon kiam la kurso lanĉiĝas. Krome ni metis anoncetojn en la facebook-grupo Duolingo Esperanto Learners kaj la reddit-grupo por Duolingo. Ĉar ni estas en testofazo, ni provas ne tuj havi tro da uzantoj, sed kompreneble ĉiuj bonvenas, rakontis Chuck Smith.

 

    La lingvolerna filozofio de Duolingo diferencas de la plej multaj aliaj retaj kursoj. La baza ideo estas, ke oni devas traduki pli kaj pli malfacilajn frazojn, kaj per tio iom post iom ekkompreni, kiel la lingvo funkcias.

 

     – Ĉiu lecionaro havas iujn klarigojn, sed ni petas lernantojn unue simple provi la kurson antaŭ ol legi la klarigojn. Se frazo malfacilas, ĉiu frazo havas propran fadenon en kiu oni povas starigi demandojn kaj poste aŭ alia lernanto aŭ kontribuanto respondos.

 

    Multaj el la pli ol naŭ mil lernantoj sendube aliĝis al la kurso simple pro scivolemo, por vidi kio estas tiu stranga lingvo, Chuck Smith supozas.

 

    – Interesa efiko de la kurso estas, ke multaj homoj faras unu lecionon nur por elprovi ĉi tiun strangan lingvon kaj poste ne povas ĉesi kaj simple daŭrigas...

El la naŭ mil aliĝintoj kvar eĉ jam finis la tutan kurson (aŭ "arbon", laŭ la terminologio de Duolingo) ene de unu tago. Unu el la finlernintoj, Jules, rakontis pri siaj spertoj en forumo de Duolingo:

 

    – La kelkaj unuaj lecionoj de la Esperanto-arbo preterflugis rapide, kaj igis min kredi, ke la tuta lingvo estos tiel facila. Mi scias, ke ĝi laŭdire estas facile lernebla lingvo, sed oni devas memori, ke ĝi tamen estas lingvo, kaj lerni lingvon estas nefacila tasko.

Meze de la kurso Jules eksentis sin iom frustrita pro la multaj afiksoj kiujn necesis enkapigi, sed li decidis persisti, kaj iom post iom la lernado iĝis pli facila kaj ĝuinda.

 

    – Mi kredas ke mi provos konservi miajn novajn sciojn pri ĉi tiu fascina lingvo. Ĝia vortprovizo tre similas al la aliaj latinidaj lingvoj, kun aldonetoj de la germana kaj eĉ greka jen kaj jen. La celo de ĉi tiu lingvo estas kunigi homojn ĉie en la mondo kaj antaŭenigi pacon, kaj verŝajne tio motivis min finfari la kurson. Do, mi transdonu grandan dankon al la Esperanto-teamo por ilia granda laboro, ĉar ili faris bonegan kurson (kaj krome kun kelkaj el la plej bonaj frazoj mi iam ajn vidis!!) kaj mi esperas ke ĉiuj aliaj ĝuos lerni ĉi tiun lingvon.

 

    Momente eblas lerni Esperanton ĉe Duolingo nur pere de la angla, sed ne maleblas, ke poste aldoniĝos aliaj lingvoj, diris Chuck Smith.

 

    - Nenio certas pri aliaj lingvoj ol la angla, sed la plano estas analizi la rezultojn de nia kurso kiam ĝi "stabiliĝos" (ne plu estos en testa fazo) kaj tiam vidi ĉu indas fari de alia lingvo kaj se jes, de kiu lingvo plej taŭgas. Tion oni prijuĝos laŭ diversaj kriterioj kiel postuloj de la komunumo, kvanto kaj kvalito de kandidatoj por krei la kurson kaj tiel plu. La verŝajneco ke oni aldonos lingvojn kompreneble kreskos, se pli da homoj aliĝos kiel kontribuantoj por Esperanto.

 

    Jam du tagojn post la lanĉo de la testa versio la kurso de Esperanto ĉe Duolingo ne nur logis pli ol naŭ mil lernantojn, sed ankaŭ ricevis nemalmulte da publika atento. Krom mencioj en sociaj retoj, en la retejo The Verge aperis ampleksa artikolo.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments