El Popola Ĉinio>头条新闻>

Grandaj pandoj Kaikai kaj Xinxin debutis en Makao

| 2015-06-02
Bookmark and Share

 

    Kaikai kaj Xinxin, du grandaj pandoj donacitaj de la centra registaro de Ĉinio al Makao, sukcese pasigis sian 30-tagan kvarantenigon. Por celebri la Internacian Tagon de Infanoj, la 31-an de majo Makao okazigis por la infanoj aktivadon "ĝojo kun la grandaj pandoj". En la 1-a de junio, oni povas viziti la novajn loĝantojn en la pavilono de grandaj pandoj.

 

    Laŭ informo, bredistoj kaj spertistoj de Makao kaj tiuj el la ĉeftero kune faris klopodon por helpi la du grandajn pandojn adaptiĝi al la nova vivo. Estis formita grupo konsistanta el 11 bredistoj, 3 best-kuracistoj kaj unu specialisto de esplorbazo pri grandaj pandoj en Sichuan-provinco, por akompani la grandajn pandojn esti kvarantenigitaj.

 

    En 2009, la centra registaro de Ĉinio donacis al Makao du grandajn pandojn nomitajn Kaikai kaj Xinxin (en la ĉina lingvo la du nomoj signifas "ĝojon"). Sed bedaŭrinde en junio 2014, forpasis Xinxin pro malsano. Por festi la 15-jaran jubileon de la reveno de Makao al la patrolando, prezidanto Xi Jinping deklaris refoje donaci al Makao du aliajn grandajn pandojn, kiuj ankaŭ ricevis la nomojn Kaikai kaj Xinxin pro iliaj ĝojaj kaj amindaj signifoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments