El Popola Ĉinio>头条新闻>

Publikiĝis pritaksa raporto pri kandidat-urboj de Vintraj Olimpikoj

| 2015-06-02
Bookmark and Share


La 29an de majo inaŭguriĝis en Pekino la mediprotekta aŭtobuso Tintin kun la kromnomo Gastigo de Vintraj Olimpikoj.

 

    La 1an de junio la Internacia Olimpika Komitato publikigis la pritaksan raporton pri kandidat-urboj de la Vintraj Olimpikoj en la jaro 2022. La Pekina Komitato por Peto de Gastigo de la Vintraj Olimpikoj diris, ke la raporto plifortigis ilian memfidon gajni la rajton gastigi la Vintrajn Olimpikojn, kaj Pekino pozitive reagos al la Olimpika Tagordo de 2020, kaj donos grandan gravecon al la raporto por plibonigi la gastigan planon.

 

    La raporto emfazas subtenojn de la ĉinaj registaro kaj popolo al la komuna gastigo de la urboj Pekino kaj Zhangjiakou. La opinisondo de la Internacia Olimpika Komitato kaj la Pekina Komitato por Peto de Gastigo de la Vintraj Olimpikoj montras, ke pli ol 90% da homoj subtenas gastigon de la Vintraj Olimpikoj.

 

    En la 9a kaj la 10a de junio delegacio de la pekina komitato vizitos Laŭzanon por la kunveno pri memprezento de la kandidat-urboj al la membroj de la Internacia Olimpika Komitato. La fina decido pri gastiganto-urbo de la Vintraj Olimpikoj en la jaro 2022 estos publikigita en la 128a sesio de la Internacia Olimpika Komitato en la 31a de julio en Kuala-Lumpuro, Malajzio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments