El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj la Korea Respubliko subskribis la interkonsenton pri libera komerco

| 2015-06-02
Bookmark and Share

 

    La 1-an de junio Gao Hucheng, ĉina ministro pri komerco, kaj Yoon Sang-jick, ministro de la Korea Respubliko pri industrio, komerco kaj energio, subskribis Interkonsenton pri Libera Komerco inter la Ĉina Popola Respubliko kaj la Korea Respubliko. Laŭplane ĝi validiĝos en la kuranta jaro post aprobo de la parlamento de la Korea Respubliko. Post ĝia validiĝo estos nuligitaj doganoj de pli ol 90% de duflankaj produktaĵoj post la transira periodo.

 

    11 jarojn post la startigo de la esploro pri starigo de liber-komerca zono inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko en la jaro 2004, la du landoj finfine subskribis la interkonsenton. Ĝi estas la 13-a interkonsento pri libera komerco subskribita de Ĉinio. Por tio ĉina prezidanto Xi Jinping kaj korea prezidento Park Geun-hye reciproke sendis gratulajn mesaĝojn.

 

    Tio estas interkonsento pri libera komerco kun plej vastaj kampoj kaj plej granda sumo subskribita de Ĉinio. Por Ĉinio kaj la Korea Respubliko ĝi estas reciprok-utila kaj komune gajna interkonsento kaj per ĝi la du flankoj realigis la celon "ĝenerala ekvilibro de interesoj, ĉiuflankeco kaj alta nivelo".

 

    Dum la venontaj 20 jaroj Ĉinio nuligos tarifojn de 91% da produktaĵoj importitaj el la Korea Respubliko, je 85% de la importa sumo, dume la Korea Respubliko forigos tarifojn de 92% da produktaĵoj el Ĉinio, je 91% de la importa sumo. Ĉinio nuligos doganojn de elektraj aparatoj kaj elektronikaj produktaĵoj, kiaj elektraj kuirpotoj, lavmaŝinoj, glaciŝrankoj, medicinaj instrumentoj, pecoj de elektraj hejmaj aparatoj, kaj realigos liberan komercon de malvarme laminatitaj ŝtalplatoj, varme laminatitaj ŝtalplatoj kaj dikaj platoj de rustorezista ŝtalo. La Korea Respubliko laŭperiode nuligos doganojn de motoroj kaj transformatoroj, kaj dum la venontaj 15-20 jaroj ĝi iom post iom nuligos doganojn de vivbezonaĵoj el Ĉinio, kiaj mansaketoj, bastonoj por golfludo.

 

    Laŭ prognozo de rilataj fakuloj, post starigo de la liber-komerca zono inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko la enlanda produkt-valoro de Ĉinio kreskos je 1-2%, kaj tiu de la Korea Respubliko je 2-3%. Tiam Ĉinio kaj la Korea Respubliko espereble havos la komunan bazaron kun 1.35 miliardoj da loĝantoj kaj 11 000 miliardoj da usonaj dolaroj da enlanda produkto-valoro.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments