El Popola Ĉinio>头条新闻>

Multaj antikvaj ŝtonskulptaĵoj eksponiĝos en Dazu, Ĉinio

| 2015-06-03
Bookmark and Share


La 2-an de junio oni daŭre laboris por la eksponado "Nirvano en arto -- Ekspozicio de ŝtonskulptaĵoj en Dazu". En la foto, la eksponota kapo de la budha skulptaĵo nun apartenas al la unua kategorio de la historiaj objektoj protektataj de la ŝtato. Ĝi estas vaste konata pro la forŝteliĝo antaŭ 20 jaroj.

    La 2-an de junio oni daŭre laboras por la eksponado "Nirvano en arto -- Ekspozicio de ŝtonskulptaĵoj en Dazu", kiu oficiale malfermiĝos al la publiko en la 13-a de la kuranta monato, t. e. la 10-a Ĉina Tago de Kulturaj Heredaĵoj.

 

    Laŭ konigo, la ekspozicio estas la plej granda eksponado de la ŝtonskulptaĵoj de Dazu, kiu posedas la grotaron vaste konatan kiel mondan kulturan heredaĵon. La ekspozicio priskribos la historion de la budhisma arto kaj ĝia kultura disvolvado, rakontos pri la malfaciloj en la protektado de antikvaĵoj kaj prezentos la specialan ĉarmecon de la skulptaĵoj per aŭtentikaj antikvaĵoj eksponataj. La pli ol 460 eksponaĵoj inkludas ŝtonskulptaĵojn, tomb-gravuraĵojn, lignaĵojn, porcelanaĵojn kaj tiel plu. Inter ili iuj antikvaĵoj estis jam turnee eksponitaj transmare, kaj aliaj estas malofte videblaj raraj antikvaĵoj apartenantaj al la unua kaj la dua kategorio de la historiaj objektoj protektataj de la ŝtato.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

1  2  3  4  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments