El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio konstruas novan Titanic

| 2015-06-03
Bookmark and Share


La efekto-desegnaĵo de la nova Titanic

 

    Estis alte atentite, ke Ĉinio ekkonstruis la novan ŝipon Titanic, kiu havas la saman grandecon kiel ĝia prototipo. Lastatempe en Daying-gubernio de Sichuan-provinco, oficiale komenciĝis la muntado de la ŝipo.

 


Rekonstruota salono de Titanic

 

    La nova ŝipo estas konstruata de la Ĉina Ŝipkonstruejo Wuchang. Ĝia konstruado laŭplane finiĝos en aŭgusto 2017, post kiam ĝi por ĉiam ankriĝos ĉe la bordo de Qijiang-rivero de Sichuan-provinco por ke oni vizitu kaj spertu la luksan ŝipon. La 15-an de junio estos publike ekvenditaj la unuaj biletoj por fari viziton.

 

    En la ĉi-jara Bo'ao-a Forumo, oni deklaris al la publiko starigon de la fonduso Titanic. Kiam la fonduso estos starigita, la tuta enspezo de la biletvendado kaj de aliaj projektoj estos kontribuita al ĝi por doni humanan helpon al markatastrofoj en la tuta mondo kaj honori la spiriton de granda amo de la ŝipo Titanic.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments