El Popola Ĉinio>头条新闻>

MERS disvastiĝas en la Korea Respubliko

| 2015-06-04
Bookmark and Share


La 3an de junio kelkaj lernantoj el la Virina Supera Mezlernejo de Pyeongtaek hejmeniris. La lernejo ankoraŭ ne interrompas la kursojn.

 

    La 3an de junio la Ministerio de Sano kaj Bonfarto de la Korea Respubliko informis, ke la nombro de konfirmitaj pacientoj de Mez-Orienta Spiri-Sindromo (MERS el la angla) kreskis al 30, inkluzive de unu konfirmita en Ĉinio, kaj du el ili jam mortis. La nombro de suspektataj infektitoj kreskis al 398.

 

    La departementoj pri sano de la Korea Respubliko intensigas la regadon de la epidemio. Ĝis la 3a de junio 1 364 homoj estis izolitaj pro kontakto kun la pacientoj.

 

    Krome, laŭ amaskomunikiloj de la Korea Respubliko, ĝis la kvina horo posttagmeze de la 3a de junio oni konfirmis, ke entute 544 lernejoj en la Korea Respubliko estis fermitaj aŭ fermotaj, interalie 439 lernejoj en Gyeonggi-do de la ĉefurba regiono.

 

    La unua MERS-malsanulo konfirmita en la Korea Respubliko estas 68-jara viro. Li vojaĝis al tri mez-orientaj landoj en la mezo de aprilo, kaj revenis al la Korea Respubliko en la 4a de majo. Post 16 tagoj li estis konfirmita kiel MERS-infektito.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments