El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pli ol 2.18 milionoj da ĉinaj turistoj elspezis en Usono 23.77 miliardojn da usonaj dolaroj en la jaro 2014

| 2015-06-04
Bookmark and Share

 

 

    Laŭ raporto de la usona ĵurnalo Shijie Ribao, la 1-an de junio la Ŝtata Oficejo de Usono por Vojaĝo kaj Turismo anoncis, ke 2.18 milionoj da ĉinaj turistoj vizitis Usonon en la jaro 2014 kaj tie ili elspezis 23.77 miliardojn da usonaj dolaroj. 90% de tiuj turistoj faris aĉetadon kun pokapa konsumo de 10.8 mil usonaj dolaroj.

 

    En la jaro 2014 la nombro de ĉinaj turistoj al Usono kreskis je 21% kompare kun tiu en la jaro 2013, kaj 5-oble kreskis kompare kun tiu je 397 mil en la jaro 2007.

 

    Ĉinaj turistoj averaĝe restadis en Usono 14 tagojn, kreskis je 2 tagoj kompare kun la jaro 2013. Krome, sekve de larĝigo de la politiko de Usono pri turisma vizo, pli kaj pli multaj ĉinoj refoje vizitis Usonon. Laŭ rilata statistiko, la nombro de ĉinaj turistoj, kiuj unuafoje vizitis Usonon, malaltiĝis de 45% en la jaro 2013 al 41% en la jaro 2014.

 

    La ĉefa celo de ĉinaj turistoj al Usono estas vojaĝi kaj viziti iliajn parencojn kaj amikojn, je 36% kaj 22% respektive.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments