El Popola Ĉinio>头条新闻>

Savado sur Jangzio de Ĉinio: renversita pasaĝerŝipo kun 458 personoj

| 2015-06-04
Bookmark and Share


Ĝis la 8-a horo de la 4-a de junio, oni trovis entute 79 personojn, el kiuj 14 postvivas kaj 65 mortis. 1982 personoj faras savadon sur la loko de la akcidento per 109 diversspecaj ŝipoj. Kaj pri la serĉado de viktimoj okupiĝas ankaŭ pli ol 100 subakvistoj. (el la retejo de la Ĉina Registaro) 

    La pasaĝerŝipo Orienta Stelo de la Orienta Ŝip-Kompanio de Chongqing estis renversita pro subita trombo survoje de Nankino al Chongqing. Laŭ la unuapaŝa statistiko, en la ŝipo estis 458 personoj, inkluzive de 406 pasaĝeroj. Pri tio ĉina prezidanto Xi Jinping postulis ke la laborgrupo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio urĝe vizitu la lokon de la katastrofo por gvidi la savadon, profunde ĉerpu lecionojn, fortigu rimedojn por la publika sekureco kaj protektu la popolan vivon.

1  2  3  4  5  6  7  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments