El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekino serĉos MERS-viruson inter nekonataj kazoj de pneŭmonito

| 2015-06-05
Bookmark and Share

 

    Pro tio, ke Ĉinio lastatempe konfirmis la unuan enkondukitan kazon de MERS-infektito, la Ŝtata Komisiono de Sano kaj Familia Planado anoncis en la 4a de junio la postulon, ke ĉiuj lokoj estu pretaj kuraci MERS-infektitojn.

 

    La Pekina Komisiono de Sano kaj Familia Planado informis en la sama tago, ke nun pekinaj departementoj pri sano starigis sistemon kun administracio por eniro kaj eliro por kuna prevento kaj regado kontraŭ MERS. Nekonataj kazoj de pneŭmonito, trovitaj en ĉiuj medicinaj organoj de la urbo devas esti izolitaj kaj ekzamenitaj pri infektiĝo je MERS por malkovri, raporti kaj pritrakti je la unua tempo.

 

    Nokte en tiu tago la Komisiono de Guangdong-provinco pri Sano kaj Familia Planado informis, ke estis trovitaj ĉiuj 78 intimaj kontaktintoj kun s-ro Jim el Koreio, la unua konfirmita MERS-infektito en Ĉinio. Li estis grave malsana, kaj aspektis laca kun nestabila humoro, laŭ la informoj publikigitaj en la 29a de majo. Fakuloj reĝustigis kuracadon al li laŭ lia kondiĉo. Pri la tri foririntoj Ĉinio jam sciigis koncernajn landojn kaj regionojn.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments