El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hebei de Ĉinio: 100-metra pentraĵo por la Monda Media Tago

| 2015-06-05
Bookmark and Share


Lernantoj en verkado de 100-metra pentraĵo pri mediprotekto
 

 

    La 5-a de junio estas la 44-a Monda Media Tago, kaj la ĉina temo ĉi-jare estas "Praktiki Verdan Vivon".

 

    La 4-an de junio la Dua Eksperimenta Elementa Lernejo en Guangping-gubernio de Hebei-provinco organizis verkadon de 100-metra pentraĵo pri mediprotekto kun la temo "Mi Praktikas Mediprotekton kaj Mi Ĝojas" por konduki kaj eduki la lernantojn bone trakti la Teron, protekti kaj prizorgi medion.

 

    En oktobro de 1972, la 27-a Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj aprobis la rezolucion pri difino de la 5-a de junio kiel la Monda Media Tago. La rezolucio esprimas deziron kaj serĉadon de la homaro pri bona medio. Ĝi estas unu el la ĉefaj vehikloj de UN por altigi konscion de la homaro pri mediprotekto kaj atenton de la registaroj al medio. En la 5-a de junio ĉiujare la Media Programo de UN elektas unu el siaj membrolandoj por memorfesti la tagon, publikigi Jarraporton pri Media Stato kaj laŭdi 500 lokojn kun plej bona medio. La programo ellaboras la temon de la Monda Media Tago laŭ tiama medistato.

 

    Ekde la 5-a de junio 1985 Ĉinio komencis organizi aktivaĵojn por memorfesti la tagon kun la temo "Juna Loĝantaro kaj Medio". Poste ĉiuj lokoj de la tuta lando okazigas aktivaĵojn en tiu tago ĉiujare.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments