El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinlingva mapo de Moskvo farita de rusa turisma asocio

| 2015-06-05
Bookmark and Share

    Laŭ la raporto farita de la rusa amaskomunikilo TASS en la 3-a de junio, por pli bone servi la ĉinajn turistojn, la turisma asocio Mondo sen Limoj eldonis la unuan ĉinlingvan mapon de Moskvo. La mapo prezentas la ĉefajn vidindaĵojn, trajnajn stacidomojn, flughavenojn, metroajn staciojn kaj hotelojn atestitajn de la asocio.

 

 

    En 2014 pli ol 1.125 milionoj da homfojoj da ĉinoj vizitis Rusion, inter ili pli ol 400 mil da homfojoj estis turistoj. Sed pro la lingva baro, ĉinoj malfacile trovas direktojn en Rusio. Pro tio la asocio speciale produktis la ĉinlingvan mapon. La proparolanto de la asocio diris, ke la mapo estas farita sub la projekto "Amikeco al Ĉinio", kaj ke ĝi estas prenebla en ĉiuj flughavenoj de la urbo kaj ĉiuj hoteloj kaj turism-centroj partoprenintaj en la projekto.

 

    La asocio Mondo sen Limoj estas organizita de pli ol 130 rusaj turismaj kompanioj, kiuj helpas eksterlandajn turistojn viziti la landon. En 2014 ĝi lanĉis la supre menciitan projekton. Nun 15 rusaj hoteloj estas atestitaj de la projekto. Laŭ la statistiko de la asocio, la Ruĝa Placo okupas la unuan vicon kiel la plej ŝatata vidindaĵo, kaj sekvas ĝin la Kremla Palaco kaj la Monteto de Paseroj; la 4-an lokon okupas la moskva metroo, konata kiel la plej bela metroo en la tuta mondo. Funkciulo de la Rusa Federacia Oficejo pri Turismo diris en aprilo ĉi-jare, ke Ĉinio jam fariĝis la lando kun la plej granda nombro da turistoj al Rusio dum la sinsekvaj 2 jaroj. Pli frue Rusio antaŭenpuŝis "ruĝan turisman linion" speciale por ĉinoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments