El Popola Ĉinio>头条新闻>

La renversiĝo de la ŝipo Orienta Stelo kaŭzis morton al 97 homoj

| 2015-06-05
Bookmark and Share

 

    Je la 11-a horo de la 5-a de junio okazis gazetara konferenco pri la ŝipo Orienta Stelo. En la konferenco Xu Chengguang, proparolanto de la ĉina ministerio pri trafiko, diris, ke ĝis la 10-a horo kaj 20 minutoj de la 5-a de junio oni trovis 97 mortintojn kaj 14 postvivantojn.

 

    Xu Chengguang diris, ke vespere de la 4-a de junio por plua savado oni komencis la laboron pri ĝustigo de la pozicio de la renversita ŝipo. 50 subakvistoj laboradis dum la tuta nokto.

 

    Ma Xin, vicdirektoro de la oficejo de la operaca departemento de la ĝenerala stabo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo por urĝaj aferoj, diris, ke oni aranĝis helikopterojn por fari serĉadon surakvan, teran kaj aeran.

 

    En la areo kie okazis akcidento estas oleo el la ŝipo. Nun oni metis tie tapiŝojn por sorbi la oleon kaj prenos pluajn rimedojn por forigi ĝin.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments