El Popola Ĉinio>头条新闻>

La parko de lampiroj en Wuhan

| 2015-06-05
Bookmark and Share

 

 

    Lastatempe malfermiĝis la unua tem-parko pri lampiroj en la urbo Wuhan de Hubei-provinco, centra Ĉinio. Brilantaj lampiroj jam altiris multajn urbanojn kaj turistojn.

 

    Laŭ la respondeculo de la parko, tiuj lampiroj estis alportitaj el Ningdu-gubernio de la urbo Ganzhou de Jiangxi-provinco post prova bredado en malgranda skalo. La parko konsistas el kontakto-zono, proksim-observa zono, zono por flugado de lampiroj, zono por la bredado de junaj lampiroj kaj scienca zono por diskonigo de scioj pri lampiroj. Por bredi la lampirojn necesas striktaj kondiĉoj de lumo, humideco kaj medio, tial ke la parko konstruis la ekologian vivmedion plej similan al la sovaĝa medio por ke la insektoj sentu hejme en la parko. Poste oni ne planas kovri la lampirojn per reto sed anstataŭe lasi ilin libere flugi.

 

    Ekde la kuranta jaro oni povas rigardi lampirojn en la parko, de la fino de majo kaj ĝis la komenco de oktobro.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments