Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Moroj kaj Arto

Fratino-Festo de mjaŭ-oj en Taijiang de la provinco Guizhou, okcidenta Ĉinio

| 2015-06-08
Bookmark and Share

La Fratino-Festo estas la festo por trovi sian partneron, kaj bankedo de mjaŭ-aj kantoj, dancoj, kostumoj, artaĵoj kaj tiel plu.


    La Fratino-Festo estas tradicia festo de mjaŭ-oj en la gubernio Taijiang de la provinco Guizhou, okcidenta Ĉinio. De la 15-a tago ĝis la 17-a tago de la tria monato laŭ la ĉina luna kalendaro, ĉiujare gejunuloj de la nacio portas festan kostumon kaj gaje pasigas la tagojn kun la trajtoj de sia nacio. En la kuranta jaro, la festo inaŭguriĝis en la 2-a de majo.

 

    Taijiang situas sudoriente de la provinco Guizhou, kaj ĝi estas la gubernio plej dense loĝata de la nacio Mjaŭ. Antaŭ 2 mil jaroj ili migris al la loko kaj konstruis sian arkadion. Ĉi tie, la mjaŭ-oj kreis sian riĉan nacian kulturon kaj daŭre ĝin heredas. Inter diversaj moroj kaj kutimoj de la nacio, la Fratino-Festo enlistiĝis kiel ŝtatnivela nemateria heredaĵo.

 

    En la festo la centran rolon ludas junulinoj, kaj la festo inkluzivas prezentadon de kantoj, dancoj, kostumoj, reciprokan vizitadon, manĝadon de speciala manĝo kaj interŝanĝon de amdonacoj inter gejunuloj (sukcesa interŝanĝo faras la koncernan paron geamantoj). Kun longa historio ĝi estas heredita ĝis nun kiel folkloro, geamatiĝo kaj interkomunika maniero.

 

    Esence, la festo montras la liberecon de amo kaj amoro inter gejunuloj dum la transira periodo de la matriarka socio al la patriarka. Kaj samtempe, tio estas okazo por elmontri la kolorajn kostumojn kaj la kulturon de la nacio Mjaŭ.

 

    Unu el la gravaj programeroj estas preni "fratino- manĝon". Laŭ la diro de lokanoj, preninte fratino- manĝon oni ne estos atakita de moskito kaj aliaj insektoj. La manĝo estas ankaŭ donaco de fraŭlinoj al sia amato por esprimi la amon, do ĝi estas la plej grava simbolo de la festo. Kapti fiŝojn kaj salikokojn en rizkampo estas nepraĵo por prepari la fratino-manĝon. Fraŭlinoj de iu vilaĝo rendevuas kun fraŭloj de alia vilaĝo, ili serĉas sian amaton pere de kaptado de fiŝoj aŭ salikokoj kaj ankaŭ de babilado.

 

    "Treti laŭ tamburo" -- danci laŭ la tamburado estas la maniero per kio la tuta vilaĝo partoprenas en la festo. Fraŭlinoj estas atente beligitaj de siaj gepatroj, ili kolektiĝas sur placo kaj kune dancas. De sur la placo facile videblas, kies kostumo estas plej pompa kaj kies arĝentaj ornamaĵoj estas plej delikataj kaj multaj. Tio ja estas prezento de la kostuma kulturo de la nacio.

 

    Vespere, gejunuloj per kantoj demandas kaj respondas unu la alian, kaj tio estas kiel ludo kaj kiel babilo. Junulo petas fratino-manĝaĵon de junulino, kaj la fraŭlinoj kaŝas objektojn en la manĝaĵpakon kiel amdeklaron.

 

    La festo estas ankaŭ ŝanco por vizito de parencoj, taŭga distro kaj aktivigo de homaj interrilatoj, kaj efike funkcias por kunligi mjaŭ-ojn.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

1   2   3   4   5    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments