El Popola Ĉinio>头条新闻>

Brazilo lanĉis konfuceajn kursojn

| 2015-06-08
Bookmark and Share

 

    Lastatempe du konfuceaj kursoj estis lanĉitaj en la konfucea instituto de la Pernambuco-a Universitato en Brazilo. Tio estas la unua fojo por la konfucea instituto en Brazilo lanĉi konfucean kurson.

 

    La konfucea instituto sidas en la havena urbo Recife en nordorienta Brazilo. Ĝi estis kune fondita de la Centra Universitato de Financo kaj Ekonomio de Ĉinio kaj la Pernambuco-a Universitato de Brazilo subtenate de la Ĉefstabejo de Konfuceaj Institutoj en Ĉinio kaj ĝi estas sola ekzempla konfucea instituto en Brazilo. La du konfuceaj kursoj estis malfermitaj en la Katolika Universitato kaj en la lernejo Santa Mary.

 

    La lernejo Santa Mary estas privata lernejo la plej fama en Recife kun 4 mil lernantoj inter la aĝoj 1.5-17 jaroj. En la lernejo okazis la lanĉa ceremonio de la konfuceaj kursoj kun partopreno de ĉ. 200 lernantoj. Ili spektis literatur-artan prezentadon kun trajtoj de ĉina kaj brazila kulturoj faritan de instruistoj kaj lernantoj de la konfucea instituto.

 

    Intervjuate de ĵurnalisto, Pedro Oliveira, direktoro de la Katolika Universitato, diris: "La konfuceaj kursoj fariĝos ponto por kunigi Brazilon kaj Ĉinion kaj por ke pli multe da brazilaj studentoj konu Ĉinion." En tiu fama universitato la rezulto de la ĉinlingva kurso estos kiel parto de stud-poentoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments