El Popola Ĉinio>头条新闻>

Giganta optometro en la Tago por Vidkapablo de Ĉinio

| 2015-06-08
Bookmark and Share

 

    La 6-an de junio aperis giganta optometro sur la muro de iu alta domo en la urbo Chongqing en sudokcidenta Ĉinio. Fakte la tabulo estas publikprofita reklamo por la Tago por Vidkapablo de la lando. Ĝi altas je 20 metroj, kaj oni povas kontroli sian vidkapablon en la distanco de malpli ol 1 000 metroj.

 

 

 

    La Tago por Vidkapablo estis proponita de profesoro pri oftalmologio de la Tianjin-a Medicina Universitato en 1992. Ĝi akiris eĥon de la oftalmologia rondo tiel ke oni decidis fari la 6-an de junio la Tago por Vidkapablo. Influita de tio, ekde 1994 en pluraj grandaj kaj mezgrandaj urboj, ekzemple Pekino, Ŝanhajo, Kantono, oni okazigas senpagan kuracadon kaj konsultadon pri la okuloj en tiu ĉi tago. En 1996 la Ministerio de Sano de Ĉinio, la Ministerio de Eduko de Ĉinio kaj aliaj 10 ĝiaj ministerioj kaj komitatoj kune anoncis, ke la Tago por Vidkapablo estu tago agnoskita de la ŝtato, kaj aprobis ke la 6-a de junio fariĝu la Tago por Vidkapablo en la tuta lando.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments