Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Transmara helpo de Ĉinio -- kio estas komunumo de la komuna sorto?

| 2015-06-08
Bookmark and Share

    Kune agi kontraŭ Ebola kaj savado post la nepala tertremo

 

    De la fino de la pasinta jaro ĝis la komenco de la kuranta jaro, Ebola furiozis sur la tero de Afriko. Kaj de tiam preskaŭ 500 kuracistoj kaj flegistoj venintaj el Ĉinio staras antaŭ minaco de la morto kaj batalas kontraŭ la malsano per kuracista kapablo kaj armeana braveco. Tio estas la unua fojo por la Ĉina Popola Liberiga Armeo sendi taĉmenton de milit-kuracistoj transmaren por memstare plenumi la taskojn kontraŭ grava epidemio. La agado faris elstaran kontribuon al la regado kontraŭ Ebola por la tuta mondo.

 

 
 
 
 
    La 25-an de aprilo okazis en Nepalo 8.1-magnituda tertremo kaj post dek kelkaj tagoj sekvis 7.5-magnituda posttremo. La katastrofo sude de la montaro Himalajo eĉ tuŝis la regionojn de Tibeto de Ĉinio, Hindion, Bangladeŝon kaj aliajn. Tuj post la tertremo venis al Nepalo internaciaj helpoj, inkluzive de tiuj de Ĉinio. La diverslandaj savantoj kunlaboras por helpado kaj savado.


 
 
 
 
    Kontraŭatako al Ebola aŭ savado post la granda tertremo en Nepalo, ĉio ĉi tio konkrete klarigas la koncepton: komunumo de la komuna sorto.
 
    Komunumo de la komuna sorto -- profunda penso inspirita de la tutmondiĝo 
 
    Xi Jinping menciis la koncepton, kies signifo fakte estas, ke iu lando, strebas por pligrandigi siajn proprajn interesojn, kaj samtempe devas prizorgi raciajn zorgojn de aliaj landoj. Nun la koncepto jam estas multfoje emfazita de la ĉina registaro kiel la nova penso pri la homara socio. 


 
 
 
    La homara socio mem estas interdependa komunumo. Sendepende de la demandoj al kiu ajn lando ili apartenas, je kio ajn ili kredas aŭ kian ajn volon ili havas, la tuta homaro fakte jam trovas sin en unusola komunumo kun la komuna sorto. Neniu lando povas retiri sin mem el la sorto kiam ĝi alfrontas tiel kompleksan mond-ekonomian situacion kaj tiom da tutmondaj problemoj. Pro la tutmondiĝo, krizo okazinta en unu lando povas rapide kovri la tutan mondon kaj minaci la tutan internacian socion. Sub tia fono, oni havas novan konscion pri la komunaj interesoj: intereso por la tuta mondo estas ankaŭ intereso por si mem, kaj se iu lando faras ion profite al la mondo, tio samtempe servas al ĝiaj propraj interesoj.


    Dank' al la pligrandiĝo de la ŝtata forto, Ĉinio pli kaj pli aktive partoprenas en internacia helpado. La lando daŭre kaj pli ofte engaĝiĝos en internaciajn aferojn, ludos sian rolon kun respondeca sinteno, kaj kune agos kun aliaj landoj kontraŭ defioj de la tutmonda karaktero. 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments