El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kroata prezidento vizitis ĉinan militŝipon Linyi

| 2015-06-08
Bookmark and Share

 

    La 4an de junio kroata prezidento Kolinda Grabar-Kitarovic kaj altranguloj de la registaro kaj armeo vizitis la militŝipon Linyi de la ĉina eskorta ŝiparo, kiu faras amikan viziton al la kroata urbo Split, kaj ĉeestis la ferdekan akcepton.

 

    La militŝipo okazigis solenan ceremonion por bonvenigi la kroatan prezidenton Kolinda Grabar-Kitarovic. La milita fanfaro ludis naciajn himnojn de la du landoj, kaj virinaj oficiroj prezentis florojn al Kolinda Grabar-Kitarovic. Revuinte la honoran gvardion de mararmeanoj, Kolinda Grabar-Kitarovic kaj ŝia sekvantaro vizitis la militŝipon. En la vizitlibro ŝi skribis: "Bonvenon al la ĉina militŝipo en la belan kroatan urbon Split. Estas honoro, ke mi unuafoje vizitas la ĉinan militŝipon. Mi kredas, ke tio estas komenco de la du landoj kaj armeoj por pli bona disvolvado en la estonteco. Mi elkore deziras, ke nia granda amiko Ĉinio prosperiĝu, kaj la ĉina popolo pli bone vivu."

 

    En la ferdeka akcepto Kolinda Grabar-Kitarovic dankis la ĉinan mararmeon por ĝia invito, kaj esprimis profundan kondolencon al Ĉinio pro la ŝiprompiĝo en Jangzio antaŭ kelkaj tagoj.

 

    En la akcepto Kolinda Grabar-Kitarovic donis varman paroladon. Ŝi diris, ke kvankam Kroatio kaj Ĉinio havas malsamajn kulturajn tradiciojn, dum longa historio la du landoj havis profundan tradician amikecon. La mondo daŭre disvolviĝas, kaj la du flankoj devas pliigi kunlaboron en diversaj kampoj, precipe en ekonomia kaj komerca kampoj, por altigi la amikajn rilatojn inter la du landoj al nova nivelo, kaj la vizito de ĉina mararmeo nepre akcelos la procezon. Ŝi aldonis, ke ĉi-jare estas la 10-a datreveno de la kroati-ĉina partnereco de ampleksa kunlaboro. Ŝi esperas, ke la partnereco estos pli strikta kaj stabila, kaj havos pli vastan spacon de plua disvolvado.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments