El Popola Ĉinio>头条新闻>

Per silento oni funebris pri la mortintoj en la renversiĝo de la ŝipo Orienta Stelo

| 2015-06-08
Bookmark and Share

 

 

    Je la 9-a horo antaŭtagmeze de la 7-a de junio, per silento oni funebris pri la mortintoj en la renversiĝo de la ŝipo Orienta Stelo. Ĉina ministro pri transportado Yang Chuantang atingis la lokon, kie faras savadon la savtaĉmento, kaj kun la membroj de la taĉmento kune faris funebron. Ĉe la loko de la renversiĝo ĉiuj staris, mallevis sian kapon al la ŝipo kaj dediĉis 3 minutojn da silento al la viktimoj. Samtempe la ŝipoj sur la rivero fajfadis dum 3 minutoj por esprimi la funebran senton pri la mortintoj.

 

    Post la silenta funebro, la laborantoj revenis al la ŝipo Orienta Stelo por daŭrigi la savadon. Ĝis la 6-a horo posttagmeze de la 7-a, oni jam trovis 432 kadavrojn, 14 vivantajn pasaĝerojn kaj restas perditaj ankoraŭ 10 homoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments