El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Progreso en Homaj Rajtoj de Ĉinio en 2014

| 2015-06-08
Bookmark and Share

    La 8-an de junio la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Progreso en Homaj Rajtoj de Ĉinio en 2014. La libro ĉiuflanke eksplikis la atingojn de Ĉinio en homaj rajtoj. Ĝi diras, ke en la jaro 2014 la ĉina popolo pli efektive profitis de la disvolvo kaj progreso de sia lando, kaj Ĉinio akiris novajn atingojn en homaj rajtoj.

 

    Kun ĉ. 21 mil ideogramoj la blanka libro prezentas per granda nombro da donitaĵoj kaj faktoj atingojn de Ĉinio en homaj rajtoj en la jenaj 9 flankoj: rajto pri disvolvo, rajto pri personeco, rajto pri demokratio, rajto pri justa juĝado, rajto de nacimalplimultoj, rajto de virinoj kaj tiu de infanoj, rajto de handikapuloj, rajto pri medio kaj rajto pri eksteraj interŝanĝo kaj kunlaboro.

 

    La blanka libro diras, ke en la jaro 2014 la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro kune antaŭenpuŝis plenumadon de la strategia dispozicio por ĉiuflanke konstrui la bonhavan socion, ĉiuflanke profundigi reformadon, ĉiuflanke laŭleĝe regi la landon kaj ĉiuflanke severe regi la partion; ke la ĉina popolo pli efektive profitis de la disvolvo kaj progreso de sia lando kaj Ĉinio akiris novajn atingojn en homaj rajtoj.

 

    La blanka libro diras, ke la grandaj atingoj de Ĉinio en homaj rajtoj plene pruvis, ke Ĉinio sukcese iris sur la vojon por disvolvi homajn rajtojn konforman al la stato de sia lando. Sur la vojo Ĉinio persistas en gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio por garantii la ĝustan direkton por disvolvado de homaj rajtoj; persistas en kunigo de la principo pri universaleco de homaj rajtoj kaj la reala stato de Ĉinio por plue garantii rajtojn de la popolo pri ekzistado kaj disvolvado; persistas en laŭleĝa regado de la lando kaj enmeto de la homrajta disvolvado en la orbiton leĝecan kaj sistemecan; persistas en unuigo de emfazo de ĉefaj punktoj kaj ĉiuflanka antaŭenpuŝo por akceli tutecan planadon de la konstruado de homaj rajtoj kaj tiun en aliaj kampoj kaj akceli ilian kunordigan disvolvadon; persistas en daŭrigo kaj disvastigo de la eminenta tradicia kulturo de Ĉinio, asimilado kaj tirado de utilaj rezultoj pri homa civilizacio.

 

    La blanka libro diras ankaŭ, ke sur la vojo por realigi la revon de Ĉinio pri releviĝo de la ĉina nacio, la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro tre domaĝas la rezultojn pri homrajta praktikado malfacile akiritajn kaj la akumulitajn valorajn spertojn, penadas por disvolvi diversajn aferojn utilajn al garantio kaj realigo de homaj rajtoj por ke ĉiuj homoj sin disvolvu kaj faru kontribuon por la socio, kune ĝuu ŝancojn por realigi sian revon, egale partopreni kaj egale disvolvi.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments