El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La Elementa Lernejo Dongfang okazigis la Unuan Lingvan Festivalon

| 2015-06-08
Bookmark and Share

    De aprilo ĝis majo okazis la unua Lingva Festivalo de la Elementa Lernejo Dongfang, en la urbo Changzhou, Jiangsu-provinco, orienta Ĉinio. La ĉeftemo de la festivalo estis "Ĝuu fremdajn lingvojn, Ĝuu la vivon."

 

 

    En la Elementa Lernejo Dongfang oni instruas la anglan lingvon kaj Esperanton. La instruado vekas grandan intereson de la infanoj lerni fremdajn lingvojn. En la festivalo instruistoj montris sian lertecon en lernigado kaj infanoj prezentis sian talenton en lingvolernado.

 

 

    En la ferma ceremonio de la festivalo s-ino Liu Lixia, direktorino de la lernejo, diris: "La angla lingvo estas la plej vaste uzata lingvo en la mondo. Esperanto estas lingvo por paco, amikeco kaj amo. Tiuj du lingvoj kaj nia gepatra lingvo------ la ĉina lingvo (lingvo kun la plej multaj parolantoj en la mondo) kune estas tri gravaj lingvoj en la mondo. Precipe Esperanto estas grava kiel ponto por konstrui amikecon inter la lernantoj kaj geamikoj eksterlandaj. "

 

 

    Dum la festivalo estis eksponitaj fremdlingvaj skribaĵoj kaj bildoj de Esperantaj alfabetoj, kiujn faris la gelernantoj de la lernejo. Ili prezentis ankaŭ teatraĵojn, kantojn kaj dancojn en la ĉina, la angla kaj Esperanto. Ĉiuj programeroj estis plenaj de kreivo kaj kaj infana viglo.

 

    "Feliĉan vivon kaj sanan kreskadon" estas la slogano de la lernejo. La instruistoj kaj geknaboj jam atendas la venontan festivalon.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments