El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 1-a Foiro pri Investo kaj Komerco inter Ĉinio kaj Landoj de Meza kaj Orienta Eŭropo

| 2015-06-09
Bookmark and Share

 

    La 8-an de junio en Ningbo de Zhejiang-provinco inaŭguriĝis la 17-a Ĉina Zhejiang-a Foiro pri Investo kaj Komerco, la 1-a Foiro pri Investo kaj Komerco inter Ĉinio kaj Landoj de Meza kaj Orienta Eŭropo, kaj la 14-a Ĉina Internacia Ekspozicio de Vivbezonaĵoj. La inaŭguran ceremonion ĉeestis ĉirkaŭ 500 homoj, inter kiuj estas ŝtatoficistoj el mez- kaj orient-eŭropaj landoj, diplomatoj de tiuj landoj en Ĉinio, ĉinaj ŝtatoficistoj, komercistoj, fakuloj, erudiciuloj, entreprenistoj kaj raportistoj. La 1-a Foiro pri Investo kaj Komerco inter Ĉinio kaj Landoj en Meza kaj Orienta Eŭropo daŭros ĝis la 12-a de junio.

 

    En la 14-a Ĉina Internacia Ekspozicio de Vivbezonaĵoj partoprenas pli ol 800 entreprenoj el 12 landoj kaj regionoj, 12 provincoj kaj municipoj de Ĉinio kaj 11 urboj de Zhejiang-provinco. 200 entreprenoj el 16 landoj de meza kaj orienta Eŭropo partoprenas en la ekspozicio de produktaĵoj kun trajtoj de meza kaj orienta Eŭropo. Pli ol 40 komercistoj faros intertraktadon pri elektronika komerco kun entreprenistoj de Ningbo.

 

    Dum la foiro ĉirkaŭ "Unu Zono kaj Unu Vojo", la strategio pri la ekonomia zono laŭ Jangzio kaj la ĉeftemo "Larĝigi pordmalfermon kaj kunlaboron, kune konstrui Unu Zonon kaj Unu Vojon" oni aranĝos 58 aktivaĵojn inkluzive de intertraktado pri investo, ekspozicioj, forumoj kaj interŝanĝoj pri kulturo kaj eduko.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments