El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekina delegacio faros lastan prezenton al IOK en Laŭzano

| 2015-06-09
Bookmark and Share

 

    Antaŭ kelkaj tagoj la pekina delegacio por prezento pri peto de gastigo de la Vintraj Olimpikoj de la jaro 2022 atingis Laŭzanon. Tio estos la lasta prezento antaŭ la 128a sesio de la Internacia Olimpika Komitato (IOK) en la 31a de julio. Ĉina vicĉefministro Liu Yandong, ĉefo de la Ĝenerala Sporta Administracio de Ĉinio Liu Peng, kaj pekina urbestro kaj prezidanto de la Pekina Komitato por Peto de Gastigo de la Vintraj Olimpikoj Wang Anshun ĉeestos la prezenton.

 

    La Internacia Olimpika Komitato elmetis 14 punktojn por la prezento, kaj la pekina delegacio prezentos al la membroj de la Internacia Olimpika Komitato perspektivon kaj planon de la Vintraj Olimpikoj kaj la Vintraj Paralimpikoj en la jaro 2022, kaj respondos al iliaj prizorgoj. La Internacia Olimpika Komitato postulis, ke kandidat-urboj samtempe starigu konsultejojn por akcepti la membrojn de la Internacia Olimpika Komitato kaj tutmondajn mediatojn.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments