El Popola Ĉinio>头条新闻>

10-jara brita knabo kreis mondan rekordon en Mensa testo

| 2015-06-09
Bookmark and Share

 

    Lastatempe, brita knabo Aahil Kallingal per la rezulto 162 akiris la plej altan poentaron en la testo de Mensa, kreinte la mondan rekordon. La 10-jara Aahil estas unu el la plej junaj homoj, kiuj spertis la teston. Sed ŝajne li ne estas kontenta pri la rezulto, ĉar laŭ li mem estis eblo, ke li akirus pli altan poenton. Li ĉiam okupiĝas pri inventado, kvankam li ŝajne ne malsamas al aliaj infanoj. Aahil diras, ke li revas fariĝi sciencisto en la estonteco.

 

    La testo de Mensa, la plej grandskala kaj malnova testo de inteligenteco, estas organizita de la samnoma organizaĵo en diversaj partoj de la mondo. Mensa estas internacia klubo, kies kriterio por membriĝo estas nur alta kvalito de inteligenteco. La testo enhavas 30 demandojn, el kiuj ĝusteco en 23 estas egala al la poento 148. Tio rajtigas vin membriĝi al Mensa.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments