El Popola Ĉinio>头条新闻>

Stariĝis la unua subakva savtaĉmento en la urbo Qingdao

| 2015-06-09
Bookmark and Share

    La 7-an de junio stariĝis la unua subakva savtaĉmento kun publikprofita karaktero en Qingdao, marborda urbo en orienta Ĉinio. Tuj post ĝia stariĝo ĉiuj membroj faris ekzercon de subakva urĝsavado en la marareo de la Olimpika Velŝipa Centro. Dum la ekzerco estis simulado de diversaj agoj kontraŭ falo de homoj en akvon dum turisma sezono kaj la simulado celis rapidigi la urĝan traktadon kaj altigi la savkapablon de la taĉmento.

 

 

 

    Nun la subakva savado ne estas sufiĉe evoluinta en la plej granda parto de Ĉinio. Se iu akcidento en akvo okazas, la koncerna savado draste malsamas al surtera savado kaj postulas apartan specialecon, tiel ke ordinaraj homoj ne povas plenumi tian savadon. La stariĝo de la taĉmento en Qingdao montras la maturiĝon de neregistara savsistemo kun profesieco en kelkaj marbordaj urboj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments