El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tony Leung Chiu-wai ricevis la honoron "Oficiro de la Ordeno de Artoj kaj Literaturoj"

| 2015-06-09
Bookmark and Share

    La 8-an de junio la artisto Tony Leung Chiu-wai el Hongkongo de Ĉinio ricevis la honoron "Oficiro de la Ordeno de Artoj kaj Literaturoj" donitan de Arnaud Barthelemy, ĝenerala konsulo de Francio en Hongkongo kaj Makao, en la konsulejo de Francio en Hongkongo. Li fariĝis la unua ĉina aktoro ricevinta la ordenon. Arnaud Barthelemy diris, ke dum multaj jaroj per sia aparta prezent-stilo kaj persona ĉarmo Tony Leung Chiu-wai estas ŝatata de francaj spektantoj. Li ne nur faris kontribuon por kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Francio, sed ankaŭ grandigis influon de ĉinaj aktoroj en aliaj landoj.

 


Tony Leung Chiu-wai kaj lia edzino Carina Lau post ricevo de la honoro "Oficiro de la Ordeno de Artoj kaj Literaturoj"

 

    Tony Leung Chiu-wai naskiĝis en Hongkongo kaj lia prapatra hejmloko estas Taishan de Guangdong-provinco. Kiel unua-klasa aktoro de Ĉinio li kvinfoje ricevis la plej bonan aktoron de la Hongkong-a Filma Premio "Ora Elefanto", trifoje ricevis la plej bonan aktoron de la Taiwan-a Filma Premio "Ora Ĉevalo". Li estas la unua hongkong-a aktoro ricevinta la plej bonan aktoron de la A-klasa Internacia Filmo-Festivalo. En la jaro 2014 li servis kiel juĝisto de la 61-a Berlina Internacia Filmo-Festivalo.

 

    La filmo In the Mood for Love reĝisorita de Wong Kar-wai kaj kun Tony Leung Chiu-wai kiel ĉefa rolo ricevis la "plej bonan fremdlingvan filmon" de la franca premio Cesar, la plej alta honoro de francaj filmoj, kaj Tony Leung Chiu-wai ricevis la titolon Filmo-reĝo de la 53-a Cannes-a Internacia Filmo-Festivalo kaj fariĝis sola hongkong-a aktoro ricevinta la premion. Dum projekciado de la filmo en Francio la nombro de spektantoj superis milionon kaj ĝis nun ĝi ankoraŭ tenas la plej altan rekordon de la ĉinlingvaj literaturaj filmoj en Francio. Tio sufiĉe montris, ke la filmo estas tiel ŝatata de francaj spektantoj.

 


Tony Leung Chiu-wai (dekstre) post ricevo de la honoro "Oficiro de la Ordeno de Artoj kaj Literaturoj" donita de Arnaud Barthelemy
 

    La Ordeno de Artoj kaj Literaturoj estis lanĉita de la Ministerio de Kulturo kaj Komunikado de Francio en la jaro 1957. Ĝi celas laŭdi francojn kaj alilandanojn, kiuj estas fame konataj en la kampoj de arto kaj literaturo, aŭ akiris specialan atingon kaj faris elstaran kontribuon por disvastigi francan kaj mondan kulturojn. Ĝi estas unu el la kvar ministro-klasaj ordenoj de Francio kaj estas ankaŭ la plej alta honoro pri arto kaj literaturo donita de la franca registaro.

 

    La ordeno portanta verdan rubandon kun kvar blankaj strioj havas tri rangojn respektive por "Komandanto", "Oficiro" kaj "Kavaliro".

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments