El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina Tago en Milana Monda Ekspozicio

| 2015-06-09
Bookmark and Share


Volontuloj ekster la Ĉina Pavilono (foto de Ye Pingfan de la novaĵ-agentejo Xinhua)

 

    La 8a de junio estis la Ĉina Tago en la Milana Monda Ekspozicio. Estis du spektakloj en la ĉina tago: ĉeesto de delegacio de ĉinaj altranguloj kaj zorgeme organizita kultura prezentado.

 


Italaj vizitantoj kaj dancistoj de la hani-a etnogrupo el Yunnan-provinco de Ĉinio (foto de Ye Pingfan de la novaĵ-agentejo Xinhua)

 

    Ĉina vicĉefministro Wang Yang faris parolon en la ceremonio. Lia parolo gajnis varmajn aplaŭdojn. Li diris, ke kun la ĉeftono de "kampo de espero, fonto de vivo" la Ĉina Pavilono kun la ideo de la ĉielo, la tero, la homaro kaj harmonio, prezentas la ĉinan agrikulturon, modernajn agrikulturajn sciencon kaj teknikon, klopodojn por efika utiligo de resursoj kaj certigo de la cerealaĵa sekureco.

 


Ĉina brodado altiras vizitantojn.

 

    Piero Galli, direktoro de la Sekcio de Evento kaj Distraĵo de la Organiza Komitato de la ekspozicio, diris, ke la Ĉina Pavilono montras la longan historion de la ĉina agrikultura civilizacio, dividas kun aliaj landoj fruktojn kaj spertojn el la disvolviĝo en la kampoj de agrikulturo, greno kaj nutraĵoj, kaj prezentas la ĉinajn revon, esperon kaj rakontojn.

 


Danco "Lotusa Koro" de Yang Wu en la ekspozicia teatro

 

    Ĝis la 7a de junio la nombro de vizitantoj al la Ĉina Pavilono kalkuliĝis al pli ol 500,000, kaj la Ĉina Pavilono fariĝis unu el la plej vizititaj pavilonoj en la ekspozicio. Ĝi jam akceptis 89 altnivelajn delegaciojn kun pli ol 800 personoj el 28 landoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments