El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

TTK: Fruktodona evento

| 2015-06-10
Bookmark and Share


La kolokvo okazis parte en la universitato de Neuchâtel kaj parte en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds (sur la supra foto), kie funkcias Centro pri Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI).
 

    De la 13a ĝis la 16a de majo okazis en Svislando la Tria Tutmonda Kolokvo pri la Instruado de Esperanto. En la franca lingvo la evento nomiĝis "Conférence", (laŭ la Unua en 1922 kaj la dua en 1927) sed tio ne eblas en Esperanto, ĉar ILEI, la organizanto, okazigas ĉiun jaron Konferencon en julio. Do la du eventoj devis havi klarajn ne konfuzeblajn nomojn.

 

    La solena malfermo altiris proksimume 70 personojn, kiuj povis aŭskulti diversajn alparoladojn kaj ĝui muzikajn prezentojn: Jean-Thierry von Büren kantis baritone ariojn en Esperanto kaj Marion Bélisle tre senteme ludis per sia violonĉelo la "Cignon" de Saint-Saens. Akompanis ilin per piano Monique Fragnière. Mireille Grosjean uzis la okazon por prezenti al la publiko, kie sidis diversaj politikistoj de la regiono, la signifan apogon al Esperanto, kiu regas en la kantono Neuchâtel, ĉu en la ĉelaga suba parto (urbo Neuchâtel), ĉu en la montara parto ĵurasa (urbo La Chaux-de-Fonds), ĉu flanke de dekstremuloj, ĉu flanke de maldekstremuloj.

 

    En ĉiujaraj ILEI-Konferencoj okazas laŭstatutaj kunvenoj de la Komitato kun raportoj, buĝeto k. s. Tio tute ne okazis dum la Kolokvo. Dum tri plenaj tagoj prelegantoj traktis la temon Instruado de Esperanto: metodoj, faktoj, lerniloj, uzo de nuntempaj teknikiloj, ebla evoluo. Vigla interŝanĝo de ideoj okazis inter la prelegantoj kaj inter prelegantoj kaj partoprenantoj. Unika momento por konatiĝi, diskuti, profunde analizi metodojn, malkovri novajn eblojn.

 


Monique Arnaud raportas pri afrika agado laŭ la jarmilaj celoj de UNESKO.

 

    Prelegis Dr hab Ilona Koutny, Dr Katalin Kováts, Dr Duncan Charters, Zsófia Kóródy, Stano Marček, Zlatko Tišljar, Mireille Grosjean, Monique Arnaud, Dietrich Weidmann, Monika Molnar, Marta Kovács kaj István Ertl (en libera vicordo). Bedaŭrinde Dr Angela Tellier (Springboard to Languages) ne povis veni el Britio, nek Petro Baláž (lernu.net) el Slovakio; tamen ilia laboro aperis per la helpo de modernaj prezentiloj, kiujn ili sendis al la organizantoj.

 

    En tre moderna salono de la universitato de Neuchâtel tri profesiaj interpretisoj tradukis el Esperanto al la franca kaj inverse. Tiel personoj el la urbo kaj studentoj el la universitato povis senpage eniri, sidiĝi kaj sekvi la prezentojn kaj debatojn. Kaj tion ili faris. En la vestiblo estis disdoneblaj informiloj kaj revuoj, librovendejo kun lernolibroj kaj vortaroj, kaj ekspozicio kun diversaj literaturaj verkoj kaj afiŝoj pri Esperanto ĝenerale.

 

    Ĉiu povas diskuti pri la demando: "kia estas sukcesa evento"? La opinioj malsamas. Okaze de la Tria Tutmonda Kolokvo ne okazis fuŝoj aŭ paneoj (pozitiva aspekto), ne aperis multe da diplomatoj, nur unu (negativa aspekto), tamen ĉiu ŝtato de la mondo ricevis invitleteron de la respubliko kaj kantono Neuchâtel kaj poste diversaj gazetaraj komunikoj. Tio jam estas tre pozitiva fakto. La subteno de la respubliko kaj kantono Neuchâtel estis mirinde altkvalita, efika kaj malavara.

 

(el http://sezonoj.ru/2015/06/ilei-8/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments