El Popola Ĉinio>头条新闻>

La plej sekura nesto

| 2015-06-10
Bookmark and Share

 

    La 8an de junio hirundo manĝigis siajn idojn, kiuj ĝemkris pro malsato, sur la kamerao sub la enireja tegmento de iu magazeno en la urbo Zhengzhou. Pasantoj nomis la hirund-neston "la plej sekura nesto de Zhengzhou".

 

 

    La kamerao estas kvar metrojn alta sur fiksita breto. Kaj sur la breto estas la hirunda nesto konstruita el branĉetoj kaj koto. En la nesto kelkaj malgrandaj hirundoj larĝe malfermis siajn bekojn kaj kriis pro malsato.

 

 

    Kiam raportisto faris fotojn, du plenkreskaj hirundoj navedis, kaj manĝigis siajn bebojn en la nesto. Vizitantoj de la magazeno fotis ilin per poŝtelefono. Ili ŝercis, ke tio estas "la plej sekura hirund-nesto en Zhengzhou".

 

 

    Laboranto de la magazeno diris, ke antaŭ pli ol unu monato paro da hirundoj komencis konstrui la neston tie, kaj poste elkoviĝis iliaj kvin idoj. Ĉiutage la lastaj malfermas siajn bekojn, kaj atendas manĝaĵojn de siaj gepatroj, kiuj estas tre okupitaj pro serĉado de manĝaĵoj por la beboj. La sceno estas kortuŝa.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments