El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tridimensia printado helpis disigon de siamaj ĝemeloj en Ĉinio

| 2015-06-10
Bookmark and Share

    La 9-an de junio paro da siamaj ĝemeloj estis sukcese disigitaj post 5-hora kirurgia operacio en la Infana Hospitalo sub la Universitato Fudan en Ŝanhajo. Oni diris, ke la ĉi-foja operacio estis helpita de tridimensia printado, kaj ke tio estis la unua disiga operacio de siamaj ĝemeloj en Ĉinio, kiu utiligis tian teknikon.

 


La fratinoj antaŭ disiĝo

 

    La fratinoj-beboj naskiĝis en la 17-a de marto en la provinco Jiangxi, kaj estis portitaj al Ŝanhajo 3 tagojn post la akuŝiĝo. Post la ekzameno oni trovis, ke ili estis kunigitaj ĉe la pugoj kun osta kunligo. La fratinoj havis unu anuson dum la digestaj tuboj estis apartaj.

 


La fratinoj post la operacio

 

    Antaŭ la operacio, la hospitalo kunlaboris kun koncerna entrepreno, kaj per tridimensia tekniko elprintis 2 modelojn laŭ la datumoj de CT kaj MRI. La modeloj, egale grandaj kiel la veraj korpoj de la ĝemeloj, bone reprezentis la rilatajn korpopartojn kaj gradon de la korpa kuniĝo ĉe ostoj, haŭto ktp. Per la modeloj oni povis fari simulitajn tranĉojn kaj aliajn provojn antaŭ ol fari la veran operacion.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments