El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping interparolis kun Jose Eduardo dos Santos

| 2015-06-10
Bookmark and Share

 

    La 9-an de junio en la Popola Halo de Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun angola prezidento Jose Eduardo dos Santos. La du ŝtatestroj alte taksis la amikajn kunlaborojn inter Ĉinio kaj Angolo kaj konsentis kune penadi por ĉiuflanke profundigi la strategiajn partnerajn rilatojn inter la du landoj kaj transformi avantaĝon de la tradicia amikeco de la du landoj en movforton de kunlaboro kaj komuna gajno por plifeliĉigi la dulandajn popolojn.

 

    Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Afriko ĉiam estas komunumo de interesoj kaj tiu de sorto kune dividanta ĝojojn kaj malĝojojn; fortigi solidarecon kaj kunlaboron kun afrikaj landoj estas la firma strategia elekto de Ĉinio dum meza kaj longa periodoj. Ĉinio volontas teni oftan komunikadon kun amikaj afrikaj landoj inkluzive de Angolo, per la ĉina-afrika forumo pri kunlaboro kaj aliaj manieroj fari novajn planojn kaj dispoziciojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko kaj pri reciprokaj kunlaboroj por ĉiuflanke antaŭenpuŝi la novajn strategiajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Afriko kun kunlaboroj kaj komuna gajno kiel kerno, akceli komunan disvolvon de la du flankoj por ke la duflankaj popoloj profunde spertu feliĉon el la kunlaboroj inter Ĉinio kaj Afriko.

 

    Ĉinio daŭre subtenos Angolon en disvolvo de homfortaj resursoj, volontas kunlabori kun Angolo por bone funkciigi la konfucean instituton de la Neta Universitato. Ĉinio volontas kune kun Angolo intensigi kunlaborojn kun la Sekureca Konsilio de UN kaj aliaj internaciaj organizoj kaj fortigi reciprokajn kunordigon kaj kunlaboron en la aferoj pri la tagordo de internacia disvolvo post la jaro 2015, klimata ŝanĝiĝo kaj pri la paco kaj disvolviĝo de Afriko por konservi la komunajn rajtojn kaj interesojn de la evoluantaj landoj.

 

    Jose Eduardo dos Santos diris, ke Angolo volontas plu profundigi kaj disvolvi la profundan amikecon kun Ĉinio, plene ekspluati latentajn fortojn pri la kunlaboroj de la du landoj. La angola registaro penadas por ekonomia diverseco de sia lando kaj volas intensigi kunlaborojn kun Ĉinio en la kampoj de infrastrukturo, eduko, scienco, teknologio, elektroenergio, trejnado de homaj resursoj, agrikulturo, industrio kaj financo. La angola registaro liveros favorajn cirkonstancojn kaj kondiĉojn al ĉinaj investantoj por ilia entreprenado en la lando. Kiel nekonstanta membro de la Sekureca Konsilio de UN Angolo volas plu intensigi kunlaborojn kun Ĉinio por konservi la pacon kaj stabilecon de la mondo, krei la internacian cirkonstancon harmonian kaj stabilan.

 

    Post la interparolo la dulandaj ŝtatestroj atestis subskribon de dokumentoj pri kunlaboroj de la du flankoj en ekonomio, komerco, trafiko, elektroenergio, financo kaj aliaj kampoj.

 

 

    Antaŭ la interparolo Xi Jinping aranĝis ceremonion por bonvenigi Jose Eduardo dos Santos.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments