El Popola Ĉinio>头条新闻>

Al IOK faris prezenton la Komitato por Invito de la Vintraj Olimpikoj al Pekino

| 2015-06-10
Bookmark and Share

 

    La 9-an de junio laŭ la loka tempo en Laŭzano faris prezentadon al la Internacia Olimpika Komitato (IOK) la Komitato por Invito de la Vintraj Olimpikoj al Pekino en 2022.

 

    En la 90-minuta prezentado kaj interkomunikado, la Komitato por Invito de la Vintraj Olimpikoj al Pekino parolis pri la planoj kaj deziroj de la Vintraj Olimpikoj kaj la Vintraj Handikapulaj Olimpikoj al Pekino en 2022. Ili ankaŭ diskonigis Ĉinion en vintro kaj respondis al la atento de IOK.

 

    Wang Anshun, prezidanto de la Komitato por Invito de la Vintraj Olimpikoj al Pekino kaj la urbestro de Pekino, diris, ke Pekino memfidas fariĝi la plej fidinda elekto de IOK kaj la plej kredinda partnero de ĉiuj flankoj. Pekino jam klare identigis kaj pritaksis diversajn defiojn por gastigi la Vintrajn Olimpikojn, kaj ĝi povas ilin regi kun granda subteno de la popolo, potenca garantio de la registaro, favoraj naturaj kondiĉoj, riĉaj spertoj pri organizado de sportludoj kaj profesia direktado de IOK.

 

    Wang Anshun diris, ke malnova, malferma, tolerema kaj multkultura Pekino kun bela urbo Zhangjiakou prezentos al la mondo unikan ĉarmon kaj vivecon por ke ĉiuj povu havi novan sperton.

 

    Pli ol 90% de la popolanoj subtenas la inviton kaj volas fari kontribuon al la Vintraj Olimpikoj en 2022. Multaj ĉinaj infanoj nun partoprenas en vintraj sportoj inkluzive de sketado kaj skiado. Ili reprezentas la futuron kaj esperon de Ĉinio. Ni esperas dividi la novan ŝancon kreitan de vintraj sportoj kaj samtempe laŭeble subtenas la disvolviĝon de sporto en evoluantaj landoj kaj la Olimpikojn.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments