El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Du Fu

| 2015-06-10
Bookmark and Share

 

Belulino

Jen virino nekompareble bela

Vivas solece en malplena valo.

Ŝi prezentas sin el domo nobela,

Sed nun ŝimas en densej' pro fatalo.

-0/ =0/ -0/ 0=0/ =0/

=0/ 0=0/ -0/ =0/ =0/

-0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/

-0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/

Okazis en Guanzhong tumulto sanga.

La fratoj ho ve murditaj sin trovas.

Je kio utilas ofic' altranga?

Ili sian vivon savi ne povas.

0=0/ 0=0/ 0=0/ =0/

0=0/ -0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/ =0/

=0/ =0/ =0/ =0/ 0=0/

La mondo jam ŝanĝiĝas malfavora.

Espero velkas kiel lum' kandela.

La edzo agas filistre senkora.

Sin kroĉas al novino jade bela.

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ =0/ =0/ =0/ =0/

0=0/ =0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/

Albizio scias pri flor-destino,

Kaj ajksoj kundormas ĉiam en paro.

Li ĝuas ridon de nova edzino,

Flegmas la eksedzinon en amaro.

-0/ =0/ =0/ -0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ =0/ 0=0/

0=0/ =0/ 0=0/ 0=0/

=0/ 0-0/ =0/ -0/ =0/

En monto la fonto estas tre pura,

Sed forlasinte monton ĝi malklaras.

Servistin' revenis post vend' prokura,

Per visterio kabanon riparas.

0=0/ 0=0/ =0/ 0=0/

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ =0/ 0=0/ =0/

-0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

Ŝi plukis florojn ne har-ornamaĵo,

Kolektis cipresfoliojn kohere.

En frosto ŝi en maldika vestaĵo

Sur bambuoj sin apogas vespere.

0=0/ =0/ 0-0/ 0=0/

0=0/ 0-0/ =0/ 0=0/

0=0/ 0-0/ =0/ 0=0/

-0/ =0/ -0/ =0/0=0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad.Guozhu)

 

    Du Fu(712~770),ĉina majstra poeto, ĝuis la renomon de“Sanktulo de Poezio”en Tang-dinastio. Lia verkaro vaste kaj profunde respegulis la socian realon de sia epoko kaj estis rigardata kiel "hostorio en versaĵoj".

 

    Ĝis nun konserviĝis ĉ. 1500 poemoj de Du Fu, el kiuj 126 estis esp-igitaj.

 

    Tiu ĉi poemo estis versita en la 2-a jaro de Qianyuan-erao (759 p.K.), kiam Du Fu loĝis en Qinzhou. La titolo devenis el la malnova poemo En la Nordo Estas Belulino de Li Yannian en Han-dinastio (206 a.K. ~24 p.K.), kies protagonistino estis virino forlasita en milita tempo.

 

    Pri la ideo de tiu ĉi poemo okazis disputo en Ĉinio. Unuj opiniis ĝin alegoria, la aliaj opiniis ĝin reala, sed pli multaj kompromise opiniis ĝin dusenca. Tiam Du Fu jam sentis malesperon pri la prospektivo de sia kariero kiel ŝtatoficisto, li sopiris pri la kvieta vivo de ermitoj.

 

    La tuta poemo konsistis el tri okversaj strofoj:

 

    La unua versoko rakontis pri la malfeliĉoj en la familio de la belulino;

 

    La dua versoko rakontis pri la pli granda malfeliĉo, ke la belulino estis forlasita de la malfidela edzo;

 

    La tria versoko rakontis pri la bonvirta obstino de la belulino. Kvankam ŝi estis trafita de malfeliĉoj, tamen ŝi ankoraŭ tenis sin nobla kaj bonvirta.

 

    La poemo sukcese modlis figuron de virino, kiu similas al bela orkideo en profunda montvalo, kaj respegulis pere de tiu figuro la malfavoran situacion de virinoj en la feŭda socio en geedziĝo kaj enamiĝo...

 

    Du Fu travivis la Ribelon (755~763) far An Lushan kaj Shi Siming. Li estis kaptita de la ribelaj soldatoj kaj devis vivi mizere en la falinta ĉefurbo de Tang-imperio. Sed Du Fu neniam forgesis la sorton de nacio kaj imperio. Tia malfeliĉa travivaĵo kaj tia bonvirta konduto estis vere tre similaj al tiuj de la virino en ĉi poemo. Tial oni opiniis, ke tiu ĉi poemo unuflanke respegulis objektive la sociajn problemojn, samtempe ankaŭ enhavis la subjektivan ideon de la aŭtoro. La malfeliĉa travivaĵo kaj la bonvirta sinteno de la protagonistino draste kontrastis unu la alian, vekis kaj simpation kaj respekton ĉe legantoj.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments