El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Wang Wei

| 2015-06-10
Bookmark and Share

 

Improvize

Pluveto ekĉesiĝis malserena.

Tage la korton mi ne ovras langvore.

Sidante ĝuas mi la muskan verdon,

Kiu kvazaŭ saltus sur min favore.

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

=0/ 0=0/ -0/ =0/ 0=0/

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

=0/ =0/ =0/ -0/ 0=0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

    Inter dekmiloj da poetoj de Tang-dinastio, Wang Wei (701~761) ĝuis la renomon de “Budho de Poezio” pro siaj poemoj kun abunda odoro de zenismo. Wang Wei havis multflankajn kapablojn je poezio, kaligrafio kaj pentroarto, li estis ankaŭ eksperta en muziko. Su Shi (1037~1101), la granda poeto en Song-dinastio, iam tiel komentis pri la versaĵoj de Wang Wei: “Estas bildoj en liaj poemoj, kaj poezieco en liaj pentraĵoj.” Restis ĝis nun pli ol 400 poemoj de Wang Wei, el kiuj nur malpli ol 40 estis esp-igitaj.

 

    Tiu ĉi estis poemo Improvize versita de Wang Wei pri pejzaĝo. La aŭtoro verkis sian momentan senton kontraŭ pejzaĝo antaŭ siaj okuloj:

 

    La unuaj du versoj versis pri sento en sia koro pere de la pejzaĝo antaŭ la okuloj. Antaŭ nelonge ekĉesiĝis pluveto. La vetero transformiĝis iom nuba. Ĉar la pluvo jam ĉesiĝis, la poeto malrapide iris al la korto. Ĉu li volis eliri por promeni ekstere? Ne. Kvankam estis tage, tamen li ankoraŭ estis langvora, sen deziro malfermi la kortan pordon.

 

    La du modestaj versoj kondukis leganton en kvietan mondon, kaj tra la literoj nature ellegiĝis ankaŭ la kvietemo kaj langvoro de la poeto.

 

    La tria kaj kvara versoj legiĝis de modestaj al viglaj, kondukante legantojn al interesa spektaklo. Nia poeto promenis sencele en la korto, poste li sidiĝis, ĝuante la pejzaĝon de la profunda korto. Jen estis verda muskaro, freŝa kaj aminda. Li rigardis kaj rigardis, subite ekestis vizio: La muskoj kvazaŭ naiva infano volas salti de sur la tero kaj intime proksimiĝus al lia sino. Tia subjektiva vizio ĝuste estis iom troiga respegulo de la bela pejzaĝo de verda muskaro en profunda korto post pluvo, forte evidentigante la kvieton en la profunda korto. Musko ja estis senmova. Kial do ĝi naskis movan vizion al la poeto? Sciu! Banite per pluvo la musko aspektis kun aparte ĉarma verdo, kies brila koloro okulfrapis aparte bela kaj alloga. La ĉirkaŭa pejzaĝo kvazaŭ ĉie vualita de verda lumo, eĉ sur la vesto de la poeto ankaŭ brilis iom da “verdeco”.

 

    La poeto kaptis inspiron, per sentotranslokigo kaj prozopopeo transformigis la sensentan pejzaĝon objekto kun riĉa sento. La mirinda verso “kvazaŭ saltus sur min favore” lerte esprimis lian raviĝan ŝaton kaj freŝan strangan senton.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments