El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ŝipo de la ĉina mararmeo vizitas Ekvadoron

| 2015-06-10
Bookmark and Share


Leonodanco por bonvenigo de la ŝipo Zhu Kezhen
 

    La 7an de junio la ŝipo Zhu Kezhen de la ĉina mararmeo por oceanografia esploro atingis la havenon Guayaquil de Ekvadoro por kvin-taga amika vizito al la lando. Sur la kajo ĝin salutis pli ol 400 homoj, inkluzive de la ĉina ambasadoro en Ekvadoro Wang Shixiong, komandanto de ekvadora floto, direktoro de Ekvadora Universitato de Oceana Topografio, ekvadoraj mararmeanoj kaj laborantoj de ĉinaj institucioj kaj lokaj ĉinoj en Ekvadoro. Ĉi-jare estas la 35a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Ekvadoro. En la nomo de la Ĉina Hidrografia Buroo la ŝipo Zhu Kezhen unuafoje vizitas Ekvadoron.

 

    La ŝipo Zhu Kezhen, dezajnita kaj konstruita sendepende de Ĉinio mem, estas la plej novtipa por ampleksa oceanografia enketo. La vojaĝo de la ŝipo komenciĝis en februaro por oficiala vizito al Brazilo kaj Ekvadoro, membroj de la Internacia Hidrografia Organizo. Por plenumi la taskon la ŝipo trapasos kvar kontinentojn, tri oceanojn, ses markolojn kaj sesfoje ekvatoron.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments