El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Qiwu Qian

| 2015-06-11
Bookmark and Share

 

Printempe en boato sur Ruoya-rivero

Al kvieto daŭras mia aspiro.

Flose ekskursu laŭ ŝanco libera.

Blovas boaten vespera zefiro.

Preter floroj al enirej' rivera.

-0/ =0/ =0/ =0/ 0=0/

=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

=0/ =0/ -0/ 0=0/ =0/

Nokte ni al okcidenta montvalo.

Rigardi al la Suda Stel' trans monto.

Leĝere disŝvebas fumo-vualo.

Post arbaro mallevas luna blondo

=0/ 0-0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/

0=0/ 0=0/ -0/ 0=0/

-0/ =0/ 0=0/ =0/ =0/

Forlasu ĉion de viv' misfortuna.

Mi volas iĝi fiŝisto maljuna.

(Trad. Guozhu)

0=0/ =0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ =0/ 0=0/ 0=0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Qiwu Qian(691~756),kun adoltiĝa nomo Qiwu Xiaotong, estis lokano de Nankang kaj la plej fama poeto de Jiang'xi-provinco en Tang-dinastio.

 

    En la Plena Kolekto de Tang-poemoj troviĝis unu volumo el 26 poemoj de Qiwu Qian. Enhavo de tiuj poemoj ĉefe estis pri la ĝojo en serĉado de kvieta loko kun samideanoj. La poemo estis tia tipo kaj enkolektita en la fama antologio 300 Tang-poemoj.

 

    Tio estis poemo pri boat-vojaĝo en printempa nokto, kredeble kreita post la ermitiĝo de la poeto. Ruoya-rivero situis sudoriente de la nuna urbo Shaoxing, Zhejiang-provinco. Laŭ onidiro, la fama belulino Xishi iam lavis gazojn tie. Akvo en tiu rivero estis tiel klara kiel glata spegulo, kiu redonis la belajn inversajn figurojn de ambaŭbordaj montoj kiel pitoreskajn bildojn. Nia poeto en printempa nokto veturis boate sur la rivero, ĝuante senlime allogan belon de kvieto.

 

    La vorto "kvieto" en la komenca verso "Al kvieto daŭras mia aspiro" emfazis la ĉefan ideon de la poemo, t.e. vivi ermite, izole for de la polva mondo por ĝui la senzorgan plezuron.

 

    La tria kaj kvara versoj sufiĉe allogis. Nia poeto ascendis la boaton en printempa brizo kaj vojaĝis al la enirejo de la rivero kun floroj ambaŭborde. Tia atmosfero de densa aromo pro disflorantaj cent floroj vere ravis la poeton, ke li forgesis pri la reveno.

 

    Kaptante la vorton "flose" nia poeto detale versis pri la malsamaj pejzaĝoj dum la zigzaga veturo de la boato. Kvankam la pejzaĝoj estis en kvieto, tamen ili donis senteblan movplenan scenon kaj percepton pri la natura belo.

 

    Suspiro en la lasta versduo legiĝis tre nature. Pro la kvieto de la nokta pejzaĝo la poeto des pli forte sentis la bruan ĝenon de la vulgara mondo, tial li ankoraŭ pli aspiris pri la vivo de ermita "kvieto" karakteriza per senzorgeco.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments