El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Xin Qiji

| 2015-06-11
Bookmark and Share

 

Liberskribe

—laŭ melodio Xijiangyue (Luno Super la Okcidenta Rivero)

Drinku kaj ĝuu la ĝojon de ebrio!

Mankas al mi tempo por melankolio.

Lastatempe mi konvinkiĝas pri tio:

El antikvaj libroj fidindas nenio.

=0/ 0=0/ 0=0/ -0/ =0/

=0/ -0/ =0/ 0-0/ 0=0/

-0/ =0/ -0/ 0=0/ 0=0/

-0/ =0/ =0/ 0=0/ 0=0/

Hieraŭ vespere mi falis ĉe pino,

Kaj demandis ĝin: “Kia mi en ebrio?”

Mi dubas ĉu la pino ekmovus min levi.

“For!” mi tuj puŝis ĝin kun rifuza krio.

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

-0/ =0/ 0=0/ -0/ 0=0/

0=0/ -0/ =0/ 0=0/ 0=0/

-0/ 0=0/ -0/ 0=0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

    Xin Qiji(1140~1207), fama poeto en la Suda Song-dinastio (1127~1279),kun adoltiĝa nomo Xin You'an kaj literatura alnomo Xin Jiaxuan, estis lokano de Licheng (en nuna Jinan de Shandong-provinco).

 

    Postrestis ĝis nun ĉ. pli ol 600 liaj poemoj, kies ĉefa enhavo estis kun potenca patriotismo kaj forta batalemo. Li estis granda korifeo de potenca kaj libera stilo en historio de ĉina poezio.

 

    Titolo de tiu ĉi poemo estis "Liberskribe". Laŭ vortoj ŝajnis pri ia senzorgemo, tamen esence legiĝis lia malkontento pri la realo kaj nefleksebla vivstilo.

 

    En la unua strofo la unuaj du versoj versis pri drinko, kaj la sekvaj du versoj pri legado. Drinkado ofte povis forigi melankolion. Sed nia poeto vivece skribis, ke "Mankas al mi tempo por melankolio". Per legado oni povis kompreni rezonojn, sed nun li asertis, ke "el antikvaj libroj fidindas nenio". Kion signifis tio? La lasta versduo havis tre ambiguan sencon. Li tute ne intencis senvalorigi antikvajn librojn, sed esprimis per tiaj vortoj sian malkontenton pri la malluma realo.

 

    Ni ja sciis, ke Xin Qiji 23-jara revenis de Shandong okupata de malamikoj al la sudo. Li ĉiam persistis en la prava politiko por repreni la teritorion en Meza Ĉinio tiam falinta. Sed la reganta kliko de la Suda Song-dinastio ne konsentis doni indan funkcion al Xin Qiji kaj devigis lin vivi longatempe ermite en vilaĝo de Shangrao-gubernio. Ne povi agi laŭ sia ambicio estis la plej dolora afero por li en sia tuta vivo. Tiun ĉi poemon li verkis ĝuste en tia situacio kaj animstato, kaŝinte la suspiron pri ŝtataj aferoj kaj privataj travivaĵoj. La vera senco de tiu versduo estis jena: Ne kredu la instruojn en iuj antikvaj libroj, ĉar ili estas nerealigeblaj en nuna tempo.

 

    La dua strofo skribis pli konkrete pri la konduto de homo post ebriiĝo. Rigardu: "Hieraŭ vespere mi falis ĉe pino." Tia ne estis kun iom da ebrio, sed en forta ebriego. Liaj okuloj nebuliĝis,rigardante pinon homo. La poeto eĉ demandis al li la pino-homo:"Kia mi en ebrio? " Nebulkonscie li sentis, ke la pino ekmoviĝas, volante levi lin. Do li rifuzis forpuŝe. Tiuj kvar versoj ne nur vivece redonis la aspekton de ebriiĝinto, sed ankaŭ la obstinon de la aŭtoro. Tie estis interparoloj, agoj, mienoj kaj skribo pri karaktero. Ke mallonga poemo havis tiel riĉan enhavon, estis vere rara, kaj ni nature ekmemoras pri la fama poemo Ebrie versita de nia majstra poeto William Auld.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments