Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

UEA havas jam pli da membroj ol en 2014

| 2015-06-11
Bookmark and Share


Centra Oficejo de UEA

 

    Kun kresko de 124 membroj UEA haltigis pasintjare la falon en sia statistiko kaj registris entute 5027 individuajn membrojn. Ĉi-jare la nombro kreskas ankoraŭ pli forte kaj jam komence de junio superis la definitivan pasintjaran nombron. La 7-an de junio estis registritaj jam 5050 membroj. Tio estas 545 pli multe ol en la sama tago pasintjare.

 

    La ĉi-jara kresko sekvas ĉefe el la populareco de la 100-a UK en Lillo, al kiu ĝis la komenco de junio jam aliĝis preskaŭ same multe da kongresanoj kiel al la tri antaŭaj UK-oj sume. Tiun t.n. kongresan efikon kaŭzas tio, ke la kongreskotizoj estas malpli altaj por tiuj, kiuj aliĝas al UEA minimume kiel Membro kun Jarlibro. Entute 775 kongresanoj de la Lilla UK ne membris en UEA pasintjare sed kotizis ĉi-jare. Tamen, UEA povis bonvenigi inter siaj membroj ankaŭ 380 esperantistojn, kiuj ne aliĝis al la UK.

 

    Kiu ankoraŭ ne (re)membriĝis en UEA por 2015, povas daŭre fari tion. Plej facile tio eblas per la reta aliĝilo (http://www.uea.org/alighoj/alighilo).

 

(el uea.org)

Redaktoro:Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments