El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina suspektato Yang Xiuzhu estis juĝita en la enmigrinta tribunalo de Nov-Jorko

| 2015-06-11
Bookmark and Share


Yang Xiuzhu fotita en Wenzhou en la jaro 2002
 


Vlad Kuzmin (la 3-a de dekstre), agenta advokato de Yang Xiuzhu en la enmigrinta tribunalo de Nov-Jorko

 

    La 9-an de junio la ĉefa suspektato de la "Ruĝa Arestordono" Yang Xiuzhu estis juĝita en la enmigrinta tribunalo de Nov-Jorko, Usono. Yang Xiuzhu jam prezentis peton por politika protekto. Laŭ nov-jorkaj juristoj, juĝistoj eble rifuzos ŝian peton.

 

    Usona supera advokato Jefa Huang diris, ke laŭ juro Yang Xiuzhu ankoraŭ ne eniris en doganejon de Usono kaj do estas tre evidente, ke Usono "rapide traktas" la kazon. Li diris: "Neniun kaŭzon Yang Xiuzhu havas por peti politikan protekton. Kiu ajn advokato traktas la kazon, Yang Xiuzhu certe estos transigita al la ĉina registaro. Sed ŝi eble longigos la transigan tempon per apelaciado."

 

    Laŭ la tagordo de la enmigrinta tribunalo pri juĝado en la 9-a de junio, la kazo de Yang Xiuzhu estas "rapide juĝata kazo pri peto por politika protekto" kaj ŝi estas en malliberejo. En aprilo de 2003 la eksa vicestro de la urbo Wenzhou fuĝis al alia lando. Laŭ informo el la Wenzhou-a Disciplinkontrola Komisiono en la jaro 2014, la kazo de Yang Xiuzhu tuŝas 253.2 milionojn da juanoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments