El Popola Ĉinio>头条新闻>

Talimezuro de pekinanoj kreskis je 2 cm en 6 jaroj

| 2015-06-11
Bookmark and Share

 

    Pekinanoj dikiĝis, kaj ilia talimezuro kreskis je 2,2 centimetroj de la jaro 2008 ĝis la jaro 2014. Por ke homoj tenu decan pezon, en la 10a de junio, la Pekina Komisiono de Sano kaj Familia Planado kaj la Pekina Sporta Administracio kune lanĉis la projekton Suna Grand-Muro -- Agado por Malpeziĝo. Ĝi inkludis agadprojekton de malpeziĝo en la venontaj kvin jaroj, starigon de kolumno pri nutrado kaj respondoj de sportaj fakuloj en poŝtelefona platformo de Wechat, kaj kuraĝigon al la kampanjo de malgrasiĝo.

 

    38,1% da dikaj pekinanoj havas la pom-forman figuron. Ilia averaĝa talimezuro kreskis de 83,2 centimetroj en la jaro 2008 al 85,4 centimetroj en la jaro 2014.

 

    Dikeco estas sendependa malsano, kaj povas kaŭzi diabeton II, kardiovaskulan malsanon, hipertension, apopleksion kaj diversajn kancerojn. Ĝi estas rigardata de la Monda Organizo por la Sano kiel unu el la dek plej danĝeraj kaŭzoj kiuj rezultigas malsanojn, kaj disvastiĝas tutmonde.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments