El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

La Komitato por Invito de la Vintraj Olimpikoj al Pekino respondis zorgojn de la internacia publika opinio

| 2015-06-11
Bookmark and Share

 

    La 1-an de junio la Internacia Olimpika Komitato publikigis pritaksan raporton pri kandidataj urboj de la Vintraj Olimpikoj en la jaro 2022. La raporto opinias, ke Ĉinio havas bonajn kondiĉojn kaj kapablojn por gastigi la Vintrajn Olimpikojn en la urboj Pekino kaj Zhangjiakou. Responde al tio, la Komitato por Invito de la Vintraj Olimpikoj al Pekino okazigis la 3-an de junio gazetaran konferencon por respondi la rilatajn zorgojn de la internacia publika opinio.

 

    La neĝokvanto povos plenumi bezonon de la Vintraj Olimpikoj

 

    Zhao Yinggang, vicĝenerala sekretario de la Komitato por Invito de la Vintraj Olimpikoj al Pekino:

 

    Dum la lastaj dek kelkaj jaroj skiado rapide disvolviĝis en Pekino kaj en Zhangjiakou. Ili estas regionoj kun la plej rapida disvolviĝo de skiado en la mondo laŭ la nombro de skiantoj, skalo kaj kondiĉoj de skiejoj. Ĉi-jare la gubernio Chongli de Zhangjiakou akcepis pli ol 3.5 milionojn da homfojoj da skiantoj. Tio sufiĉe pruvas, ke la terformoj kaj naturaj kondiĉoj de Pekino kaj Zhangjiakou taŭgas por skiado.

 

    Surneĝaj sportoj ĝenerale postulas montregionan klimaton. Dum la pasinta jaro 26-foje neĝis en Zhangjiakou. Post sia ĉeloka inspektado, la internacia organizo por rilata sportospeco opinias, ke Ĉinio havas kondiĉojn kaj kapablojn por gastigi la Vintrajn Olimpikojn. Krome ni faras sufiĉe da preparo por artefarita neĝofalo sub la premiso ne damaĝi la ekologian medion.

 

    Ĉinio havas fidon por plibonigi aerkvaliton

 

    Fang Li, estro de la departemento pri mediprotekto de la Komitato por Invito de la Vintraj Olimpikoj al Pekino :

 

    Laŭ monitorado de la ministerio pri medi-protekto, Zhangjiakou estas urbo kun la plej bona aerkvalito norde de Jangzio kaj Yanqing -- gubernio kun plej bona aerkvalito en Pekino. Kiel grava tasko de la pekina registaro la plibonigo de aerkvalito estis enskribita en la laborraporton de la ĉina registaro. Asimilinte kaj tirinte sukcesajn spertojn de aliaj landoj pri regado de aero ni faras regadon ĉefe en jenaj flankoj: reguligo de fuela strukturo, redukto de ellasado de aŭtomobiloj, altigo de normo pri mediprotekto kaj plifortigo de administrado de la urbo. Ĉi-jare la averaĝa denseco de pm 2.5 (partikla materio kies diametro estas malpli ol aŭ egalas al 2.5 mikronoj) mildiĝis je 19% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro. Kun la daŭra praktikado de la "Agad-Plano pri Pura Aero" ni havas fidon por plue plibonigi aerkvaliton. Se aperus ekstrema atmosfera fenomeno dum la Vintraj Olimpikoj ni prenos rimedojn por garantii aerkvaliton sub la premisoj ne influi normalajn socian kaj popolan vivojn.

 

    La sporta industrio akcelos enlaborigon:

 

    Wang Biao, direktoro de la centro en Zhangjiakou por gastigi la Vintrajn Olimpikojn:

 

    Ni ĉiam persistas en la normo "rapida, sana kaj daŭrigebla" kaj antaŭenpuŝas disvolvon de la sporta industrio koncerna al la Vintraj Olimpikoj laŭ rilataj principoj. Por Zhangjiakou la sporta industrio, speciale skiado, ne nur povas antaŭenpuŝi disvolvon de skiado kaj turismado, sed ankaŭ povas akceli enlaborigon, pligrandigon de la enspezo de kamparanoj, transigon de la agrikultura popolnombro al aliaj industrioj, akceladon de la disvolvo de la mediprotekta industrio kaj altigon de la valoro de la koncerna industri-ĉeno. La gastigo de la Vintraj Olimpikoj utilos al la komuna disvolvo de Pekino, Tianjin kaj Hebei.

 

    Estas tre malmultaj loĝantoj, kiuj devos transloĝiĝi

 

    Zhang Suzhi, direktoro de la centro en Yanqing por gastigi la Vintrajn Olimpikojn:

 

    Estos tre malmultaj loĝantoj, kiuj devos transloĝiĝi por gastigi la Vintrajn Olimpikojn. En la regiono Xiaohaituo, loko por gastigi la konkursojn de skiado, glitveturado kaj sledveturado, estas nur 15 vilaĝaj familioj, kiuj devos transloĝiĝi. Post la unuapaŝa interkonsiliĝo kun ili oni intencas transformi la vilaĝon en servejon de skiado kaj dungi la vilaĝanojn kiel laboristoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments