El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping donis aŭdiencon al la 11a Panĉen-Lamao

| 2015-06-11
Bookmark and Share

 

    La 10an de junio en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping donis aŭdiencon al la 11a Panĉen-Lamao Bainqen Erdini Qoigyijabu.

 

    Xi esperas, ke Panĉen-Lamao daŭrigos la patriotan tradicion de la tibeta budhismo, tenos la patrolandon kaj la popolon en sia koro, kaj firme konservos la unuecon de la patrolando kaj la solidarecon de etnaj grupoj. Li aldonis, ke Panĉan-Lamao devas pozitive antaŭenpuŝi doktrinojn de la tibeta budhismo, ekzemple diskonigi bonon kaj reteni malbonon, disvastigi egalecon kaj toleremon, helpi malriĉulojn ktp.

 

    La 11a Panĉen-Lamao diris, ke li prenos la Dekan Panĉen-lamaon kiel ekzemplon, firme konservos la unuecon de la patrolando kaj la solidarecon de etnaj grupoj, kaj bone memoros la parolojn de prezidanto Xi. Li aldonis, ke li diligente studos, kontribuos por adaptiĝo de la tibeta budhismo al la socialisma socio kaj al la harmonia stabileco de Tibeto, kaj neniel rompos la atendon de la kompartio kaj tiun de la popolo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments