El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping intervidiĝis kun la delegacio de la Birma Nacia Ligo por Demokratio

| 2015-06-12
Bookmark and Share


Xi Jinping intervidiĝas kun la delegacio de la Birma Nacia Ligo por Demokratio gvidata de ĝia prezidanto Aung San Suu Kyi.

 

    La 11-an de junio en la Popola Halo de Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la delegacio de la Birma Nacia Ligo por Demokratio gvidata de ĝia prezidanto Aung San Suu Kyi.

 

    Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Birmo estas intimaj kaj amikaj najbaroj. Dum la pasintaj 65 jaroj post stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Birmo neniam ŝanĝiĝis la tradicia amikeco de la du landoj. La lastaj akiris riĉajn rikoltojn en praktikaj kunlaboroj kaj fariĝis komunumo de interesoj kaj tiu de sorto kune dividanta ĝojojn kaj malĝojojn. Tiuj rikoltoj rezultas el la kuna penado de la dulandaj gvidantoj kaj popoloj.

 

    Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio ĉiam traktas la rilatojn inter Ĉinio kaj Birmo el strategia alteco kaj longtempa vidpunkto, subtenas Birmon defendi sendependiĝon de la suvereneco kaj integrecon de la teritorio, respektas la elekton de Birmo pri la disvolva vojo, subtenas la procezon de Birmo por la nacia repaciĝo, firme kaj neŝanceleble antaŭenpuŝas la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Birmo kaj reciprokajn praktikajn kunlaborojn. Ĉinio esperas kaj kredas, ke la starpunkto de Birmo pri la rilatoj inter la du landoj estos konsekvenca kaj Birmo penados por plu antaŭenpuŝi la amikajn rilatojn inter la du landoj, kio ajn okazos en la lando.

 

    Aung San Suu Kyi diris, ke Birmo kaj Ĉinio estas najbaroj, kiuj estas neelekteblaj. Plej grava estas la klopodado por disvolvi la bonajn rilatojn inter la du landoj. La Birma Nacia Ligo por Demokratio donas gravan atenton al la amikeco inter la du landoj, kaj admiras la grandajn atingojn akiritajn de Ĉinio sub la gvido de la Komunista Partio de Ĉinio kaj esperas, ke la ĉi-foja vizito profundigos la rilatojn inter la du partioj kaj antaŭenpuŝos pluan disvolvon de la amikaj rilatoj inter la du popoloj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments