Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

Jam 25 000 lernantoj de Esperanto ĉe Duolingo

| 2015-06-12
Bookmark and Share

 

    Ĉu vi vere pretis kredi tion, kiam unue la iniciatinto de Duolingo, Luis von Ahn, en prelego flanke menciis antaŭ tri jaroj, ke homoj petadas Esperanto-kurson? Kiam poste estis voĉdonadoj, kiu lingvo aldoniĝu, kaj Esperanto estis pli kaj pli favorata... Kiam fine en septembro 2014 internacia teamo sub gvido de Chuck Smith kaj Ruth Kevess-Cohen komencis adapti la Duolingo-kurson al Esperanto... Sed ja okazis!

 

    Fakte la kurso allogas ne nur lernantojn – ĝi eĉ kreas verajn Esperanto-parolantojn post kompleta tralaborado de la ekzercoj. Rigardu ekzemple la intervjuon kun la nederlandanino Marijke post ses tagoj da lernado.

 

    La prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, komentas:

 

    – La nombro de eklernintoj de Esperanto en Duolingo estas vere impona! Ni aŭdis, ke estis multaj petoj al Duolingo pri Esperanto, sed ni ne supozis, ke la interesiĝantoj tiom rapide iĝos realaj lernantoj.

 

    TEJO aparte prizorgos la kurso-partoprenantojn:

 

    – Al ĉiuj, kiuj pretas provi sian lingvokonon, ni ĝojas sendi ciferecan numeron de nia socikultura revuo Kontakto. Ni tre ĝojas, ke ni povas kontribui al ĉi tiu sukceso, kaj ni invitas ĉiujn daŭrigi sian aventuron kun Esperanto!

 

    Memoroj pri la propra iama entuziasmo dum eklernado de Esperanto leviĝas ĉe Bertilo Wennergren, aŭtoro de la "Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko":

 

    – Kiam mi vidas la reagojn kaj entuziasmon de centoj kaj miloj da studentoj ĉe Duolingo, mi profunde memoras, kiom da plezuro mi mem havis eklernante la lingvon. Mi preskaŭ envias la lernantojn ĉe Duolingo, ĉar ili havas tiun brilan ilon je dispono. Mi preskaŭ deziras rekomenci.

 

    Nu, fakte eĉ altnivelaj Esperanto-parolantoj bonvenas por trairi la lecionojn kaj proponi plibonigojn.

 

    Benny Lewis el Irlando estas aŭtoro de la internacia furorlibro pri lingvolernado “Fluent in 3 Months” (Fluparolanto en tri monatoj). Li komentas:

 

    – Esperanto estas la plej facila lingvo en la mondo kaj Duolingo estas unu el la plej bonaj senkostaj rimedoj por lerni lingvojn. Jen perfekta paro!

 

    Se oni komparas la kurson de Duolingo kun aliaj retaj lingvokursoj, indas konstati, ke Duolingo instruas proksimume 2 000 vortojn kaj do estas kurso por komencantoj kaj progresantoj, eble eĉ proksima al konversacia nivelo. Por kompreni, kion la nombro signifas: La kurso "Ana Pana" ĉe lernu.net instruas proksimume 250 vortojn, la fama Zagreba kurso instruas proksimume 550 radikojn, per kiuj oni kutime formas eble iom malpli ol mil vortojn.

 

    Sed pli bone ol nombroj la nivelon eble ilustras kelkaj frazoj el la kurso:

 

    – Ĉiu persono, kiu lernas la lingvon, kontribuas al ĝia sukceso.

 

    – Eĉ se ŝi ne parolas la japanan, ŝi tamen parolas la ĉinan.

 

    – Se vi volas scii pli pri ĉi tiuj programoj, vi devus demandi al mia edzino.

 

    – Ĉu vi povus diri al mi, ĉu estas eraroj en tiu dosiero?

 

    Se vi jam havas scion pri Esperanto, vi povas fari komencan teston, kiu atribuos al vi certan nivelon. Se vi poste konstatos, ke vi estas eĉ pli bona ol tio, vi povos denove fari testojn pri unuopaj lecionaroj – kaj vi trasaltos fulmrapide eble dekon da lecionetoj.

 

    Jen cetere jam listo de Duolingo-vortoj en Esperanto ĉe Memrise, (lingvo)lerna retejo, kiu helpas vin ripetadi vortoscion.

 

    Eble vi demandas vin, kiel vi mem povas subteni tiun grandan sukceson kaj progreson. Nu, estas ĉefe tri aferoj: Se vi ŝatos helpi al lernantoj ĉe iliaj demandoj, iru al "Esperanto Discussions", kie ofte mankas helpo de sperta Esperanto-parolanto. Se la simbola frazoveziko enhavas la ciferon 1, tio signifas, ke venis nur la demando, sed neniu respondo. Helpo do bezonata!

 

    Krome nun jam estas tempo pli vaste publikigi la informon pri la Duolingo-kurso – ene de niaj rondoj kaj ankaŭ al la ekstera mondo. Ĉe tio ni konsciu, ke temas pri kurso por angle-parolantoj. La angla fakte ne nepre estu la denaska lingvo de la lernanto, sed ja necesas havi iom bonan nivelon en ĝi. Preskaŭ ĉiuj nedenaskuloj konfesas, ke de tempo al tempo ili malsukcesas ĉe iu Duolingo-ekzerco ne pro Esperanto, sed pro erara frazo en la angla... Tio povas iom ĝeni, sed tamen multaj nedenaskuloj kun iom da pacienco (kaj preteco plulerni la anglan...) sukcesis progresi en la kurso kaj eĉ fini ĝin.

 

    La problemo eble kuraciĝos iom post iom. Se ĉio glate funkcios pri la unua versio de la kurso kaj se ĝi plu logos sufiĉe altajn nombrojn da lernantoj, verŝajne pretiĝos kursoj por aliaj instrulingvoj. Vi povas jam nun aliĝi por tio kaj tio estas tre bonvena por faciligi al Duolingo la planadon.

 

    Alia eco de la kurso estas, ke ĝi estas tre bazita je tradukado. Iusence temas pri "mal-Ĉe-kurso", malrektmetoda kurso... Oni devas daŭre traduki inter la angla kaj Esperanto – en la komenco de la lecionoj multe el Esperanto al la angla, en la fino pli el la angla al Esperanto.

 

    Cetere, se vi ne jam spertis: Ĉiu leciono havas dudekon da ekzercetoj, kiuj ĉiuj estas tasketoj. Vi devas eble traduki unu solan frazon aŭ tajpi frazon, kiun vi aŭdas, aŭ elekti, kiu frazo ĝustas, aŭ klaki, kiu vorto estas la ĝusta por priskribi bildon... La fakto, ke la tuta lernado konsistas el tiaj tre mallongaj unuoj, kontribuis cetere al la sukceso de Duolingo: Ĉu vi havas dek liberajn minutojn? Bone, faru la dudekon da ekzercetoj kaj jen vi faris unu plian paŝeton por akiri la novan lingvon. Kaj vi ricevos dekon da poentoj – kaj tion viaj konatoj ĉe Duolingo vidos, same kiel vian entutan progreson dum la pasinta semajno kaj monato. Duolingo bone scias, kiel uzi ludemon kaj konkurencan strebadon por stimuli regulan lernadon.

 

    La daŭra tradukado supozeble havas sian kaŭzon en la origina ideo de la kreinto Luis von Ahn. Li revis ne tuj pri lingvo-kursaro, sed ja pri la disponigo de la tuta scio de la mondo al ĉiuj homoj surtere, sendepende de ilia lingvo. Sed ekzistas ja la tiel nomata "lingvo-problemo".

 

    Do s-ro von Ahn demandis sin, kiel trovi sufiĉe da homoj por helpi en la tradukado de la tuta reto – nu, eble komence almenaŭ en la tradukado de Vikipedio en multajn lingvojn. Kaj li inventis interesan negocon: Li ofertas senkostan lingvolernadon al la retejo-uzantoj kaj aliflanke instigas ilin traduki tekstojn, ekzemple el Vikipedio, sed ankaŭ tekstojn de profesiaj bezonantoj de tradukoj kiel la televido CNN, kiu pagas por tio kaj tiel kunfinancas la salajrojn de la Duolingo-dungitoj.

 

    Por atingi bonan tradukon ekzistas vikieca sistemo: Ĉiu ajn, eĉ la plej baznivela komencanto, rajtas (ek)traduki frazon. Poste aliaj aŭ plibonigas la frazon aŭ markas ĝin kiel jam bonan. Post kelka tempo la frazo estas tiom bona traduko, ke kolektiĝas por tiu versio kvino aŭ deko da konfirmaj voĉoj. Tiam oni konsideras la frazon fintradukita – kaj fakte la traduko tiam atingis nivelon kompareblan kun tiu de profesiaj tradukistoj, kiel konfirmis studoj. La tuta tradukado kaj reviziado de teksto cetere povas okazi ene de nur kelkaj horoj, ĉar Duolingo por kelkaj lingvoparoj havas milionojn da uzantoj kaj povas aŭtomate proponi urĝan tekston al multegaj homoj. Fulmrapide la rezulto pretas.

 

    Kaj, kompreneble, la tradukantoj kaj reviziantoj ricevas poentojn por sia helpo. Tio plu instigas. (Eble simila traduksistemo iam ekzistos ankaŭ por la Esperanto-vikipedio, supozeble surbaze de WikiTrans kaj eventuale eĉ kun poentoj. Ĉu ne bela defio por programistoj?)

 

    Intertempe aldoniĝis alia enspezofonto por Duolingo: Ili ofertas lingvo-testojn. La lernanto hejme plenumas ekzercojn ĉe komputilo kaj dume filmas sin. La kostoj estas proksimume 20 eŭroj, ĉefe por la homo, kiu kontrolrigardas la filmon – multege malpli da mono ol tradicia testo, kiu ofte kostas la dekoblon, kaj por kiu aldone necesas veturi al testo-centro. Do Duolingo tie havas grandiozan konkurencan avantaĝon kaj povas enspezi multe en tiu merkato. Lingvo-testo estas postulata ekzemple por akceptiĝo en anglalingvaj altlernejoj.

 

    Estas amuze klarigi al si, kion tiu financado signifas. Duolingo enspezas monon per vendado de tradukoj ĉefe el kaj al la angla kaj per la ofertado de testoj pri la angla lingvo. Kaj havas avantaĝon el tio lernantoj, kiuj partoprenas en Esperanto-kurso, kies bazan programan strukturon financis tiu intereso pri la angla lingvo (kaj iomete aliaj lingvoj).

 

    La mondo progresas kaj ŝanĝiĝas, ĉu ne? Ja indas ĵeti flankan rigardon al lernu.net, por kies pretigo la fondaĵo ESF elspezis pli ol tricent mil eŭrojn – impona sumo por Esperantujo, sumo kiun oni certe povus ankaŭ bele utiligi por financi informadon de la publiko pri Esperanto.

 

    Pripenso, kiun mi faris iam antaŭ la lanĉo, estas la jena: Mi atendis same kiel aliaj baldaŭan kreskon al kelkaj dekmiloj da lernantoj, eble eĉ iam al centmilo. Nu, ĉe Duolingo lernas lingvojn dek milionoj da homoj kaj Esperanto ĝenerale kutimas altiri dekonan procenton ĉe homoj kun scio de unu fremdlingvo. En la plurlingvula Duolingo atendeblas eĉ iom pli.

 

    Ĉu do Esperanto pluprogresas, tial ke ĝi estas nun ĉe Duolingo? Jes, kompreneble – sed ĉu ne ankaŭ Esperanto estas tial ĉe Duolingo, ĉar ĝi pasintece tiel bone progresis? Ja la bazo por la akcepto ĉe Duolingo estis la publikaj voĉdonadoj, por kiuj necesis multaj Esperanto-parolantoj kaj -subtenantoj. Kaj por havi kaj teni tiujn necesas la kompleta oferto de Esperanto-kulturo, kiun ni konas – renkontiĝoj kaj Pasporta Servo, libroj, muziko kaj (subtekstigitaj) filmoj, retlistoj kaj Facebook, Vikipedio kaj retaj vortaroj ktp. Kaj eble helpis ankaŭ, ke la ĉina registaro preskaŭ ĉiutage publikigas novaĵojn en Esperanto kaj ke Google Translate ofertas ankaŭ Esperanton.

 

    Kelkfoje iuj provas kredigi al ni, ke ni estas malgranda kaj ne tre signifa lingvokomunumo, kiu ne kreskas... Nu, iom da homoj kaj iom da rekono nia komunumo evidente ja havas. Ĵus Esperanto eniris en la plej multe uzatan lingvolernan retejon de la mondo, Duolingo. Fakte Esperanto estas tie eĉ unu el ĝis nun nur 14 lerneblaj lingvoj.

 

Verkita de Lu Wunsch-Rolshoven

el Libera Folio

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments