El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

En Ĉinio mi partoprenis la 67-a IFEF-kongreson

| 2015-06-12
Bookmark and Share

de Dieter Rooke el Svislando

 

    Invitite de nia bona amiko Wang Minhao, mi kaj mia edzino Liu Jun aliĝis al kaj vojaĝis por ambaŭ E-eventoj okazintaj de la 16-a ĝis la 22-a de majo 2015 en Kunming, la ĉefurbo de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio.

 

    Ni planis kombini plurajn celojn: familia renkontiĝo kun bogepatroj, aktiva partopreno en la 67-a IFEF-kongreso kaj postkongresa turismado en la provinco Yunnan.

 

    En la flughaveno de Kunming atendis nin gvardio de junaj volontuloj. Ili afable ridetis kaj varme salutis nin. Per buseto ni atingis la kongresejon en la ĉarma vilaĝo Fubao apud la urbo Kunming, nomata urbo de eterna printempo. La kongresejo troviĝis en bela parko kun granda termo-naĝejo.

 


La aŭtoro (dekstre) kaj lia edzino Liu Jun (apud li) en renkontiĝo amikeca dum la interkona vespero

 

    Antaŭ la interkona vespero ni ricevis de LKK la bunte broditan kongresan sakon kaj nomŝildon de kongresano. Finfine ni renkontiĝis kun s-ro Han Zuwu, s-ro Li Weilun kaj kun redaktoroj de EPĈ, kun s-ro Xiao Ke kaj kun multaj aliaj konatoj kaj nekonatoj. Ni varme brakumis ĉiujn unu post aliaj. Dum oficiala interkonatiĝo prezentis sin sur podio per sonoraj kantoj kaj muzikaĵoj talentaj muzikistoj. Plej plaĉis al ni la fame konata itala kanto: Ho suno mia. Mi mem parkere kantis kun la japana samideano s-ro Usui Hiroyuki kaj la itala samideanino Alessandra Madella la tristrofan himnon La Espero.

 


Dum la kantado de La Espero kun la japana samideano Usui Hiroyuki (dekstre) kaj la itala samideanino Alessandra Madella (meze)

 

    La solena inaŭguro imponis pro ĝia grandioza etoso. En la nomo de la Svisa Esperanto-Societo, mi adresis salutvortojn al la kongresanoj kaj donacis botelon da ruĝa vino al s-ro Duan Yongxing, la estro de la Profesia Arta Kolegio de Kunming. Mia koro forte batis pro emocio, ĉar li afable gastigis nin post la UK en Vjetnamio. La paroladojn de oficialuloj lerte interpretadis s-ro Wang Minhao. S-ino Todor prezidanto de IFEF, per klara voĉo esprimis sian admiron al la ĉina kulturo kaj al la senprecendenca evoluo de fervojoj en la moderna Ĉinio. Konkludis la solenan malfermon energia kantado de la Espero farita de vigla grupo de gestudentoj el la arta kolegio.

 


Dieter Rooke salutas kongresanojn.
 


Dieter Rooke kun Duan Yongxing, prezidanto de LKK

 

    Posttagmeze mi ĉeestis grupdiskuton pri la stato de Esperanto-movado en Ĉinio kun la partopreno de Esperanto-intruistino el Italio, s-ino A. Madella. Ŝi dum iom pli ol unu jaro instruis Esperanton en la Profesia Arta Kolegio de Kunming kaj rakontis pri la defio instrui tutkomencantojn.

 


Aŭskultantoj en faka prelego

 

    La nacia vespero disvolviĝis en granda halo de la arta kolegio. La kongresanoj veturis per tri grandaj busoj al la aranĝo.

 


Programero de la Nacia Vespero

 

    Profesi-nivelaj junaj studentoj vestitaj per belegaj kostumoj prezentis indiĝenajn dancojn el la provinco Yunnan. La titoloj de dancoj estas Harmonio en Prospera Epoko, La Flugo al la Luno kaj Sur la Brila Vojo. Ili ĉiuj forte impresis min.

 

    La dua folklora vespero temis pri kantoj de nacimalplimultoj. Knabino komencis la programeron per seninterrompa ŝira tono. La tono plenigis la halon je ĉies miro dum tre longa daŭro.

 

    La kantotekstoj estas ĉiam legeblaj per grandaj ruĝaj literoj sur longa ekrano super la scenejo. Unu kanto tekstis jene: Plej gravas la ne estingebla forna fajro, zorgata de virinoj. La ĥoroj viraj kaj virinaj estis gvidataj de kompententaj ĥorestroj -- estis granda plezuro aŭskulti ilin.

 

    La internacia vespero estis aparta ĝuo pro la junuloj-akrobatoj. La tekniko elstaris, ĝi estis miriga. Knaboj saltis alte tra ringoj, unu super la alia. Knabino starante sur nur unu mano, volvis sian korpon super la mano kiel serpento. Ŝajne ŝi tute ne laciĝis.

 

    Post vespera spektaklo sinjoro Xiao Ke invitis nin private promeni al la centro de la vilaĝo, kie ni drinkis en drinkejo apudstrata sub la ĉielo en nokto. Ni tostis internacie kun samideanoj el Francio, Aŭstrio, Ĉeĥio, Italio, Rumanio kaj Litovio, kaj certe kun tiuj el Ĉinio. Laŭvice ni leviĝis kaj deziris sanon kaj feliĉon unu al aliaj.

 


Rondo familia sub la ĉielo en nokto

 

    La serioza programero rekomenciĝis frumatene je la 9-a horo de la sekvanta tago. Okazis fakprelegoj pri fervojistaj temoj -- kio daŭris ĝis posttagmeze. Mia edzino Liu Jun prelegis pri la fervojo en Svislando -- La plej longa tunelo fervoja en la mondo kaj plej atrakcia linio sur la monto Jungfrau.

 

    Grupe ni ekskursis al la lago Dianchi, kie ni multfoje fotis la belan pejzaĝon.

 


Ĉe la lago Dianchi

 

    Dum la bankedo ni ĉiuj ĝuis la abundan famajn ĉinajn pladojn: fiŝaĵoj, maraĵoj, legomaĵoj, diversaj viandaĵoj kaj supo. Ĉio ĉi farita per la speciala kuirarto ĉina. La tablo aspektis kiel granda monto el teleroj kaj bovloj. Kiel aperitivo ni gustumis fortan brandon.

 

    En Kunming ni vizitis la antikvan kvartalon Guandu kaj la urbcentron. Por fari aĉeton mia edzino konsilis al mi kaŝiĝi en iu angulo, ĉar eŭropa vizaĝo neeviteble plialtigus la prezon. Ekzemple jada ringo kostus mil juanojn, sed vendisto postulus de mi 2 mil juanojn.

 


En bazaro

 

    Post la du kongresoj ni flugis al Xishuanbanna. Ĝi estas turisma centro kun oferto de multaj ekskursoj. Ni kun intereso vizitis diversajn lokojn, dissemitajn en pluva praarbaro, ekz. de la taj-nacia kulturo... sovaĝajn elefantojn, grandan botanikan ĝardenon kaj tiel plu. Ni plurfoje gustumis diversajn specojn de teo, kaj eĉ manĝis amarajn foliojn de verda teo.

 

    Al ĉiuj lokoj ni komforte veturis per turisma buso sur nove faritaj ŝoseoj. Ĉiam estis gvidanto, kiu klarigis la vidindaĵojn. Min forte impresis la arkitektura stilo. Eĉ bus-haltejo estis konstruita kun tia tegmento kia budhisma templo. Ĉie alte staris domegoj ornamitaj per oraj skribaĵoj kaj kornicoj en la stilo de Tajlando.

 


Vojaĝo en Xishuangbanna
 


Vojaĝo en Xishuangbanna

 

    Je mia miro ankaŭ virinoj partoprenis en la konstru-laboro -- ĉar en la eŭropa kulturo pezan laboron faras precipe nur viroj. Ankaŭ nokte mi vidis lumojn en domo -- konstruejoj. En Eŭropo kutime oni laboras nur tage.

 

    Por mi Ĉinio estas apenaŭ komparebla kun la malnova eŭropa kontinento -- kie preskaŭ ĉio estas malgranda, eĉ nana.

 

    En iu urbo de Ĉinio ja loĝas tiom da homoj, kiom en la tuta Svislando.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments