El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 25-a Konferenco de AU okazas en Sud-Afriko

| 2015-06-15
Bookmark and Share

 

    La 14-an de junio ĉina prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al la 25-a Konferenco de la Afrika Unio (AU) okazanta en Johannesburg de Sud-Afriko por esprimi gratulon al la afrikaj landoj kaj popoloj.

 

    En la mesaĝo Xi Jinping alte taksis la gravan rolon de AU en la disvolvo de Afriko kaj ĝia integriĝa procezo kaj en la aferoj internaciaj kaj regionaj. Li laŭdis la "Tagordon en la Jaro 2063" lanĉitan de AU kaj elkore deziras, ke la afrikaj landoj kaj popoloj senĉese akiru pli grandan sukceson sur la vojo por paca disvolvo kaj nacia prospero.

 

    Xi Jinping emfazis, ke la kunlaboroj inter Ĉinio kaj Afriko ne nur utilas al disvolvo de la du landoj, sed ankaŭ akcelis solidarecon kaj kunlaboron de la evoluantaj landoj. La kunlaboro kaj komuna gajno de Ĉinio kaj Afriko havas historian ŝancon kaj vastan perspektivon. Ĉi-jare la kunveno de la Ĉina-Afrika Forumo pri Kunlaboro okazos en Sud-Afriko. Ĉinio daŭre sekvos la ideon "sincereco, fideleco, intimeco kaj honesteco" kaj ĝustan koncepton pri devo kaj rajto, ellaboros pli multajn rimedojn pri reciprokutilo kaj kunlaboro konformajn al postuloj por disvolvo de Ĉinio kaj Afriko por antaŭenpuŝi la novajn strategiajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Afriko sur novan ŝtupon kaj pli bone feliĉigi la du popolojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments