El Popola Ĉinio>头条新闻>

Koncerto memorfestis la 70an datrevenon de starigo de UN

| 2015-06-15
Bookmark and Share

 

    La 14an de junio en la Popola Universitato de Ĉinio en Pekino okazis la koncerto Paco kaj Disvolviĝo -- Lang Lang kaj UN, kun la temo "forta UN, pli bela mondo", por memorfesti la 70an datrevenon de la starigo de UN. La koncerto estis organizita de la sistemo de UN en Ĉinio.

 

    Alain Noudehou, kunordiganto de UN en Ĉinio, diris, ke la koncerto estas grava ŝanco por ke ĉiuj retrorigardu la historion kaj atingojn de UN de post ĝia starigo en la jaro 1945.

 

    Fama pianisto Lang Lang, sendito de UN por paco, diris, ke celebri la 70-jaran jubileon de UN per koncerto povas kunigi animojn, saĝon kaj voĉojn de homoj, kaj li volis esprimi sian aspiron pri la monda paco kaj harmonie kunligi la muzikan akordon kaj la mondan pacon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments